Leteroj de Jesuo, aŭ Paperoj de Jesuo, “estus la plej eksploda dokumento de la tuta historio de kristanismo kiu renversus la tutan kredon de la kristanaj eklezioj”. Kaj ĝi estus vidita kaj deĉifrigita de Michael Baigent, kiu scias kie nun ĝi estas sekrete konservita por malpermesi al Vatikano ĝin kapti kaj detrui. [1]

Leteroj de Jesuo
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Michael Baigent
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 2006
vdr

Temus pri du leteroj, aramelingve verkitaj, de Jesuo en la jaro 34 p. K. kaj liveritaj al la Sinedrio por sin senkulpigi kaj obteni pardonon kaj pluvivon. Laŭ Baigent (el aliaj libroj), Jesuo en la jaro 45 troviĝis viva kaj aktivanta en Francio...

Historio de la dokumento redakti

Laŭ Baigent (The Jesus Papers: Exposing the Greatest Cover-Up in History, 2006), ĝi estis malkovrita de judo kiu en la jaro 1961 aĉetis hejmon en la araba zono de Jerusalemo tiam sub la suvereneco de Jordanio: kaj en tiun rulaĵon, okaze de okaza refaro de enhejma pavimo, trafis. Intuiciinte pri la graveco, katastrofa por Vatikano de la enhavo Papo Johano la 23-a, al kiu ĝi estus montrita, konsilis ĝin detrui, sed nova israela propietulo, rifuzis. Tamen tiu ĉi sin deklaris preta atendi 25 jarojn antaŭ ol ĝin publikigi. Eĉ hodiaŭ li hezitas (en la epoko de la eldono de la libro), ĉar timas provoki kroman krizon inter Vatikano kaj Israelo, ekscitegante novan ondon de antisemitismo. Nur al unu estis permesite vidi la fatalajn liniojn de la plej renversiga “rulaĵo de la historio”: al Michael Baigent. Estas tio subtenita de novzelanda aŭtoro en The Jesus Papers.

Por ŝajnigi kredebla la esceptan novaĵon la aŭtoro citas serion da famaj fakuloj, inter kiuj israelaj arkeologoj Ygael Yadin kaj Naham Avigad, kiuj devus konfirmi la aŭtentecon kaj historian solidecon de la dokumentoj; sed bedaŭrinde ambaŭ jam mortis delonge kaj ne povas konfirmi kaj eĉ ne lasis spurojn de tia konfirmo.

Nekongruecoj en la elfositaĵo redakti

Temas pri pariruso grandaj “45x23” cm.

La unua malkongruaĵo: la rulaĵo estus malkovrita en urbo en kiu neniu kaj neniam kaj neniel malkovris ion papirusan aŭ teksan de praepoko pro la fakto ke en Jerusalemo tro altas la humidokvanto de la aero[2]. La dua estas la datado: la papirusa restaĵo reiras certege je la jaro 34, laŭ la libra aŭtoro. Kiu ajn komprenas ion pri arkeologio, tiu ankaŭ scias ke tiutipa data precizeco ne eblas. Tio videblas en la datado de la qumranaj rulaĵoj: per la helpo de paleografio kaj de la metodo karbono-14 eblas datigi manuskriptojn kun alproksimiĝo de ĉirkaŭ duonjarcento. Pliprecizi ne eblas. Kiel faris la fonto de Baigent certigi la daton de 34? Ankaŭ se iu enmetus papirusojn en argilan vazon kun tiutempaj moneroj, tiuj ĉi lastaj sciigus la antaŭan daton de forĝado ne tiu de la porenfosa envazado.

Tamen, kiam Baigent onin certigas ke temis ĝuste pri la paperoj de Jesuo, nome de la leteroj kiujn Jesuo sendis al Sinedrio, ĉu li vere kredis tion aŭ ĉu li sin lasis trompi de la vendisto-malkovrinto-falsisto? [3]

Enhavo de la paperoj de Jesuo redakti

Ke Jesuo estus Difilo, Jesuo tion neniam dirus aŭ pensus. Ĉiu estus animita per dia spirito, ankaŭ li, sed nenio pli! Estas nur afero de lingvaĵo kaj de vola kaj intima adhero al Dio.

La leteroj estas subskribitaj per “bani meschita” (mesio de la filoj de Israelo): mesio ja jes, sed ne Difilo.

Evidente Jesuo havus gravan motivon por sin defendi pri tiu akuzo. Ĉu ne estis ĝuste la Sinedrio kiu lin akuzis pri tio? Oni vidu la Mateon (26, 63 “Mi ĵurligas vin per Dio la vivanta, ke vi diru al ni, ĉu vi estas la Kristo, la Filo de Dio”, kaj Lukon (22,70-71): “Kaj ili ĉiuj demandis: Ĉu vi do estas la Filo de Dio? Kaj li respondis: Vi diras, ke mi estas. Kaj ili diris: Pro kio ni bezonas pluan atestadon? ĉar ni mem aŭdis el lia propra buŝo”.

Antaŭ tiu akuzo, tamen, Jesuo ne neis, sed konfirmis.

Baigent akuzas la katolikan eklezion pri plidaŭro de la trompo pri la dieco de Jesuo kaj per tiu trompeco kaj malkovro de la paperoj de Jesuo li kombinas verkon kiu disvastiĝas en la tuta mondo kaj faras liajn famon kaj furorlibron; kaj senvole preparis la plej altan furorecon de “The Da Vinci Code” de Dan Brown, kun kiu tamen kverelis en tribunalo.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Ancient Traces: Mysteries in Ancient and Early History, 1998
  • The Jesus Papers: Exposing the Greatest Cover-Up in History, 2006
  • From the Omens of Babylon: Astrology and Ancient Mesopotamia (Arkana S.)
  • The Dead Sea Scrolls Deception, 1991
  • The Temple and the Lodge, 1991
  • Secret Germany: Claus Von Stauffenberg and the Mystical Crusade Against Hitler, 1994
  • The Elixir and the Stone: The Tradition of Magic and Alchemy, 1997
  • The Jesus Mysteries by Timothy Freke & Peter Gandy
  • The Laughing Jesus by Timothy Freke & Peter Gandy

Referencoj redakti

  1. En sekurkesto aranĝita per sistemo regulanta temperaturon kaj humidecon, en granda eŭropa urbo
  2. Dudek, aerlinie, kilometrojn al oriento de Jerusalemo, ĉe la Morta Maro, la klimato estas tute malsama: sekega; kaj la grotoj de la konservita antikva qumrana dokumentaro tie malkovrita estas sufiĉe protektaj el misvetero
  3. ([1]: Contro la Chiesa. Miti e leggende nere, San Paolo,2009)