Leterportisto estas dungito de poŝta entrepreno, kiu zorgas pri poŝtaĵoj kaj liveras ilin. Foje samsence uziĝas la vorto poŝtisto, kvankam poŝtisto fakte estas pli ĝenerala termino, kiu ankaŭ ampleksas aliajn profesiojn de dungitoj en poŝta entrepreno.

Statuo de leterportisto kun biciklo en la poŝtmuzeo en Parizo, Francio
Statuo de poŝtisto el malnova epoko

Veturiloj redakti

Uzo de veturiloj por leterportista laboro variis dum la historio kaj varias laŭ lokaj cirkonstancoj. Frue poŝtistoj moviĝis piede kaj bicikle. Sekve ili parte komencis uzi aŭtojn kaj motorciklojn. Lastatempe en certaj regionoj ili uzas elektrajn veturilojn. Foje ili eĉ uzas publikan transporton.

 
Germana leterportisto