Leticia estas urbo, rivera haveno, universitata urbo, ĉefurbo de la departemento Amazono en Kolombio. La urbego apartenas ankaŭ al urbaro.

Leticia
municipo de Kolombio • urbo en Kolombio • limurbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 32 450  (2005) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 4° 13′ S, 69° 56′ U (mapo)-4.215-69.941111111111Koordinatoj: 4° 13′ S, 69° 56′ U (mapo) [+]
Alto 96 m [+]
Areo 3695 km² ( 369 500 ha) [+]
Horzono UTC-05:00 [+]
Leticia (Amazonio (Kolombio))
Leticia (Amazonio (Kolombio))
DEC
Leticia
Leticia
Situo de Leticia
Leticia (Kolombio)
Leticia (Kolombio)
DEC
Leticia
Leticia
Situo de Leticia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Leticia (Colombia) [+]
vdr
Mapo pri Kolombio, kie estas trovebla Leticia la plej sude

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Leticia estas la plej suda urbo de Kolombio situanta laŭ maldekstra bordo de Amazono (rivero). Sur la sama flanko, sed jam en Brazilo etendiĝas Tabatinga (Amazonio) (same havenurbo). Tiu parto estas Trilanda punkto de Kolombio, Brazilo kaj Peruo. Leticia kaj Tabatinga nun preskaŭ kreskas kune kaj oni povas viziti la alian urbon sen iu ajn kontrolo. Bogoto troviĝas aere preskaŭ 500 km, sed voje jam 730 km.

Historio redakti

 
Riverbordo de Leticia

Leticia estis fondita en la 25-a de aprilo de 1867 fare de Benigno Bustamante - tiam sub nomo Sankta Antonio - kiel perua haveno. La loknomo estis ŝanĝita al Leticia jam en la sama jaro. La haveno prosperis pro kolektado kaj liverado de kaŭĉuko. En la jaroj 1932 kaj 1933 milito okazis inter Kolombio kaj Peruo por Leticia. En la sekva jaro oni decidis pri tio, ke la urbo apartenu al Kolombio.

Ekonomio redakti

 
Urbomezo de Leticia
 
Katedralo de Leticia
 
Parko en Leticia

En Leticia oni okupiĝas pri fiŝkaptadoj, lignaĵoj kaj turismo, krome la kamparanoj kultivas rizojn, bananojn, maizojn.

Klimato redakti

Leticia situus en tropika klimato. Inter la monatoj ne estas granda diferenco en la vetero. La averaĝa temperaturo estas 27 °C. Jare pluvas po 3315 mm.

Trafiko redakti

Leticia ne estas atingebla tra la kolombia vojreto el Bogoto, ja trans la pluvarbaro mankas ŝoseo. En la urbo internacia flughaveno funkcias. Gravas ankaŭ la haveno.

Vidindaĵoj redakti

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti