Leuna

komunumo en Saksio-Anhalto, Germanio

Leuna [LOJna] estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saale de la federacia lando Saksio-Anhalto, sudoriente de la eksterdistrikta urbo Halle. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 14 011 loĝantojn.

Leuna
Blazono
Leuna (Germanio)
Leuna (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Saksio-Anhalto
Distrikto Distrikto Saale
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 03461
Poŝtkodo 06237
Aŭtomobila kodo SK
Oficiala Municipokodo 15088205
Subdivido 5 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Dr. Dietlind Hagenau
Adreso de la administrejo Rathausstraße 1
Demografio
Loĝantaro 14011 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 19′ N, 12° 1′ O (mapo)51.31666666666712.016666666667Koordinatoj: 51° 19′ N, 12° 1′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 99 m
Areo 12,71 km²
Oficiala retejo http://www.leuna-stadt.de
vdr
la urbodomo
kultura centro
medicina centro

Blazono redakti

La blazono de 1996, surbaze de elementoj el antaŭaj blazonoj de 1930 kaj postaj jaroj, konsistas el ses sespintaj verdaj steloj (kompreneble ekzistas ne nur kvinpintaj verdaj steloj), kiuj simboligas la ses originajn komunumojn de la nuna loĝloko Leuna, la centra parto de la komunumo, krome centran kamentubon por simboligi la ĥemian fabrikon de 1916, origine precipe por produktado de amoniako, kiu dum jardekoj dominis la urbon, kaj sube videblas blanka (do heraldike "arĝenta") simboligita plugilo kiel simbolo de la ĝis la 20-a jarcento domina agrikulturo sur fono de verdaj brikoj, kies koloro aludas al la origina konceptigo de Leuna kiel ĝardenurbo.

Urbopartoj redakti

Post administra reformo de januaro 2010 la urbo konsistas el la sekvaj partoj:

Ekskomunumoj areo
km²
Loĝantoj Urbopsrtoj
Friedensdorf 3,29 309 Friedensdorf
Günthersdorf 3,29 1359 Günthersdorf
Horburg-Maßlau 3,97 537 Horburg, Maßlau
Kötschlitz 5,40 995 Kötschlitz, Möritzsch, Zschöchergen
Kötzschau 16,77 802 Kötzschau, Rampitz, Schladebach, Thalschütz, Witzschersdorf
Kreypau 12,38 157 Kreypau, Wölkau und Wüsteneutzsch
Leuna 12,68 8289 Daspig, Göhlitzsch, Kröllwitz, Leuna, Ockendorf, Rössen
Rodden 3,61 244 Rodden, Pissen
Spergau 10,80 1088 Spergau
Zöschen 7,20 973 Zöschen, Zscherneddel
Zweimen 7,31 305 Dölkau, Göhren, Zweimen
Sume: 86,70  

La nombroj de loĝantoj estas de la 31-a de decembro 2008 rilate al la centra ekskomunumo Leuna, de la 30-a de junio 2017 rilate al la aliaj ekskomunumoj.

Eksteraj ligiloj redakti