Leutwil

komunumo de Svislando
Leutwil
Blazono de Leutwil
Blazono de Leutwil
Blazono de Leutwil
Vilaĝocentro Leutwil kun preĝejo
Vilaĝocentro Leutwil kun preĝejo
Vilaĝocentro de Leutwil kun preĝejo
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Kulm
Koordinatoj  47° 18′ 35″ N 8° 10′ 30″ O / 47.30972 °N, 8.17500 °O / 47.30972; 8.17500 (mapo)Koordinatoj: 47° 18′ 35″ N 8° 10′ 30″ O / 47.30972 °N, 8.17500 °O / 47.30972; 8.17500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 735
Areo 3,75 km²
Alteco 613 m super marnivelo
Poŝtkodo 5725
Komunumkodo 4138
Mapo de Leutwil
Mapo de Leutwil
Mapo de Leutwil
vdr

Pri la komunumo redakti

Leutwil estas komunumo en la distrikto Kulm de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 735 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

La komunumo situas sur altebenaĵo inter flanka moreno de la glaciepoka Reuss-Glaĉero, kiu disigas ĝin de la valo Seetal en oriento, kaj la monteta ĉeno Homberg, kiu disigas ĝin de la valo de la rivero Wyna en okcidento. Al la komunumo apartenas ankaŭ la vilaĝeto Wampfle, kiu male al la resto de la komunumo jam situas en la Wyna-Valo.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Leutwil limas en nordokcidento al Dürrenäsch, en nordoriento al Boniswil, en sudoriento al Birrwil, kaj en sudokcidento al Zetzwil.

Trafiko redakti

Leutwil situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi estas konektita al la publika trafikreto pere de la buslinio de Teufenthal tra Seengen al Lencburgo.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 estas Araŭo-Oriento, kiu troviĝas proksimume 9 kilometrojn norde de la vilaĝocentro.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Leutwil datiĝas el la jaro 1273 kiel Lutwile.

En mezepoko en Leutwil unue regis la Grafoj de Lencburgo, ilin sekvis en la jaro 1773 la Grafoj de Kiburgo kaj en la jaro 1264 ties heredantoj, la Habsburgoj. En ties nomoj la habsburgaj vasaloj, la Senjoroj de Trostburg kaj ek de 1326 la Senjoroj de Liebegg plenumigis la malaltan jurisdikcion en la loko.

En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion kaj Leutwil fariĝis nun parto de la berna regejo, nome de Berna Argovio. La senjoreco Trostburg jam en la jaro 1346 transiris al la Senjoroj de Rinach kaj en la jaro 1486 al la Senjoroj de Hallwyl. Ili bendis sian havaĵon en Leutwil en la jaro 1616 al la urbo Brugg. Ĉar Berno tamen ne toleris la potencokreskon de Brugg, ĝi transprenis la jurisdikcion rekte kaj kreis la tribunaldistrikton Trostburg, kiu estis subvoktejo de la voktejo Lencburgo.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, Leutwil fariĝis komunumo de la distrikto Kulm en la nove fondita Kantono Argovio.

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti