Levil-efika prunto

Levil-efika prunto estas prunto (LBO aŭ LBI) kiu ebligas aĉeti entreprenon per tre malalta kapital-alporto kaj kun prunto je pli malalta interez-elcento ol la atendata rentabilitato.

Ĝi okazas kiam financa sponsoro akiras regan intereson en la socia kapitalo de firmao kaj kie grava procento de la aĉeta prezo estas financita tra depruntado. La valoraĵoj de la akirita firmao estas uzitaj kiel kromaĵo por la depruntita kapitalo, foje kun valoraĵoj de la akiranta firmao. La obligacioj emisiitaj por la prunto estas ofte konsideritaj sub investada grado pro la gravaj riskoj ekzistantaj.

Literaturo redakti