Levon Ter-Petrosjan

Levon Ter-Petrosjan (n. en Halepo, Sirio; m. la 9-an de januaro 1945) estas armena politikisto, unua prezidanto de Armenio post ĝia sendependo disde Sovetio. Li prezidis ekde 1991 ĝis 1998.

Levon Ter Petrosjan
Persona informo
Լեւոն Հակոբի Տեր-Պետրոսյան
Naskiĝo 9-an de februaro 1947
en Halepo, Sirio Flago de Sirio
Religio Armena Apostola Eklezio vd
Lingvoj armena vd
Ŝtataneco ArmenioSovetunio vd
Alma mater Erevana Ŝtata Universitato • Faculty of Oriental Studies of the St. Petersburg University vd
Partio Armenian National Congress vd
Subskribo Levon Ter-Petrosjan
Familio
Edz(in)o Lyudmila Ter-Petrosyan vd
Profesio
Okupo politikisto
1-a Prezidanto de Armenio
Dum 16-an de oktobro 19914-an de februaro 1998
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Petrosjan naskiĝis en Sirio, sed enmigris en Armenion kun la familio kiam li estis nur unujara. En 1968, Ter-Petrosjan diplomiĝis pri historio en la Katedro pri Orientaj Studoj de la Universitato de Erevano. En 1971, daŭrigas la studadon en la Universitato de Leningrado.

Li demisiis la 3-an de februaro 1998, pro sia starpunkto rilate la aferon pri Montara Karabaĥo. Li preskaŭ alvenis al interkonsento kun Azerbajĝano por meti finon al la konflikto pere de aŭtonomio garantiota de la azeraj leĝoj. Sed la armenoj reagis per kontraŭaj amasmanifestacioj pro la politika negocado entreprenita de Ter-Petrosjan kaj pro tio li demisiis. Robert Koĉarjan sukcedis lin.

Denove li kandidatiĝis por la prezidentaj elektadoj en 2008 sed li atingis la duan pozicion, malantaŭ Serĵ Sargsjan. Kandidato por la municipaj elektoj de Erevano la 31-an de majo 2009, li estis venkita de la Respublika Partio de Armenio de Gagik Beglarjan, ĝis nun urbestro de la armena ĉefurbo.