Lex orandi, lex credendi

La Lex orandi, lex credendi, tradukebla, el la latina lingvo per: la leĝo de la preĝo estas la leĝo de la kredola enhavo de la preĝo estas la enhavo de la kredo, referencas al la rilato inter kredo kaj preĝo: en epoko en kiu ne jam ekzistis kredoformuloj aŭ memorandoj pri kredo kiaj la dogmaj sintezoj, kaj ne jam estis fiksita la Biblia kanono, kredoregulo estis la anoncoj ĉeestaj en la asertoj de la liturgio, kies pruvanta valoro kreskadis kun la unuformeco de la eklezioj disaj en la teritorioj en kiuj estis predikintaj la apostoloj. La principo de la Lex orandi, lex credendi, ankaŭ se formale neformulita, estis praktike la precipa fonto por fiksi la enhavojn de la kredo.

Origino de la principo “Lex orandi, lex credendi” redakti

La formulado de tiu principo de la kristana teologio aperis en Prospero el Akvitanio (Limoĝo, 390 ĉirkaŭ – Romo 430 ĉirkaŭ), kiu en la oka libro de la verko “De gratia Dei et libero arbitrium contra collactiones” (Pri la Graco de Dio kaj la Libera volo kontraŭ la propozicioj) de Johano Kasiano [1] pritraktante la sutoritaton de la pasintaj episkopoj de la Apostola seĝo rilate la temon de la Graco kaj de la Libera volo (vidu polemikon pelagianan, skribas : “Ni vidas ankaŭ en la sacerdotaj preĝoj tiaĵojn, transdonitajn de la apostoloj, en la tuta mondo kaj en ĉiu katoloka eklezio unuforme celebratajn kvazaŭ la kredoleĝo estus establita el la preĝoleĝo” (obsecrationum quoque sacerdotalium sacramenta respiciamus, quae ab apostolis tradita, in toto mundo atque in omni catholica Ecclesia uniformiter celebrantur, ut legem credendi lex statuat supplicandi).

Katolikismo kaj "lex orandi, lex credendi" redakti

Tiu principo en la katolikaj teologioj ĝuas grandan prestiĝon ĉar ĝi permesas esplori kiu estis la kredo de la unuaj kristanaj komunumoj. Replekso de tiu konsidero notiĝas ankaŭ en la Katekismo de la Katolika Eklezio, kiu en la n. 1224 recitas: “La kredo de la Eklezio antaŭs la kredon de la kredanto, kiu estas invitita al ĝi adheri. Kiam la Eklezio celebras la Sakranetojn, ĝi konfesas la kredon ricevitan de la Apostoloj. El tio la antikva moto: «Lex orandi, lex credendi» (aŭ: «Legem credendi lex statuat supplicandi», laŭ Psopero el Akvitanio (kvina iarcento). La leĝo de la preĝo estas la leĝo de la kredo, la Eklezi kredas kiel mem preĝas. La liturgio estas elemento konstanta de la sankta kaj vivanta Tradicio.“ [2]

Senescelte en la Katolika Eklezio la nunaj preĝoformuloj estas ligitaj al la antikvaj preĝformuloj kiel oni povas vidi ankaŭ en Monumenta Liturgica Concilii Tridentini Arkivigite je 2013-03-23 per la retarkivo Wayback Machine.

La Tradicio por katoliksimo estas baza ĉar nur el ĝi devenas la kredo laŭ kiu la Biblio estas inspirita kaj do legenda laŭ la menso de la Sanktaj Patroj.

Anglikanismo kaj "lex orandi, lex credendi" redakti

Lex orandi, lex credendi laŭ anglikanoj estas fundamenta por la kompreno de la kredo, sed ĝenerale ĉe ili okupas la unuan postenon la Sankta Biblio se komparata kun la Tradicio al kiu apartenas la principo de “lex orandi, lex credendi”. Ĉar ilia pozicio ne estas homogena, oni povas tiele sintezi: laŭ oficiala anglikanismo, la Eklezio devas obei al la Biblio; laŭ Anglikanoj katolikemaj, Biblio kaj Tradicio, ene de kiuj lokiĝas la “lex orandi, lex credendi, havas la saman valoron kiel fontojn de la kredo; aliaj atribuas pli da valoron al la Tradicio. Plua pensoreligia fluo – kiel Richard Hooker – Biblio, Tradicio kaj Racio devas esti lasitaj en ilia natura tensio ĉar kune fariĝas fontoj de la religia vero.

Lex orandi, lex credendi laŭ reformaciuloj redakti

Ilia baza principo estas “Sola Scriptura”. Laŭ Luteranismo, Kalvinismo, Zuinglismo ktp, la “lex orandi, lex credendi” estas principo respektata tiom kiom ĝiaj enhavoj koincidas kun tiuj de la Biblio, unika fonto de la kredendaj enhavoj.

Lex orandi, lex credendi laŭ la Ortoksa Eklezio redakti

Dum la vizito al papo Benedikto la 16-a, Bartolomeo la 1-a patriarko de Konstantinopolo uzis ĝuste la latinan frazon el kiu li eltiris la instruon laŭ kiu el la liturgio elvenas la neceso reveni al unuigĝo de preĝo kaj kredo.[3]

Ankaŭ la ortodoksaj kristanoj, kvankam opiniantaj ke la Tradicio nek pli valoras nek malpli valoras ol la Biblio, ŝatas ĉion kio elvenas el la Koncilioj kaj el la Liturgio kiel fonton de ĉio kion instruis la apostoloj. La ortodoksa teologio, anstataŭ, taksi la Tradicion supera aŭ peralela al la Biblio, opinias ke tiu lasta estas la kulmino de la Tradicio mem. Konciloj kaj kredoformuloj esprimitaj en la ortodoksa liturgio opiniataj aŭtoritataj estas kromaj konfirmoj pri kio instruata de la apostoloj...

Notoj redakti

  1. Patrologia Latina vol. 51, paĝoj. 209-210.
  2. La sama koncepto esprimas la Apostola konstitucio Dei Verbum de la Dua Vatikana Koncilio, 8.
  3. "Homily (Omelia)" por la Festo gaelica de Andreo Apostolo la 30-a de novembro 2006.

Bibliografio redakti

  • William R. Crockett, Eucharist: Symbol of Transformation. New York: Pueblo, 1989.
  • W. Taylor Stevenson, “Lex Orandi—Lex Credendi.” In The Study of Anglicanism, ed. by Stephen Sykes and John Booty. London: SPCK, 1988, pp. 174-88.
  • William J. Wolf, “Anglicanism and Its Spirit.” In The Spirit of Anglicanism: Hooker, Maurice, Temple, ed. by William J. Wolf. Wilton, CT: Morehouse-Barlow, 1979.
  • Paul de Clerck, “Lex orandi, lex credendi”: The Original Sense and Historical Avatars of an Equivocal Adage. In Studia Liturgica 24, 1994, 178-200.
  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [1] Enciclopedia_Cattolica
    • [2] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [3] Catholic_Encyclopedia

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti