Leysin

komunumo de Svislando

Leysin estas komunumo en la Distrikto Aigle de Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 3 764 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Leysin
Blazono de Leysin
Blazono de Leysin
Blazono de Leysin
Leysin
Leysin
Leysin
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Aigle
Geografia situo CH1903: 567213 / 132343 (mapo)46.3416666666677.0127777777778Koordinatoj: 46° 21′ N, 7° 1′ O; CH1903: 567213 / 132343 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3764
Areo 18,53 km²
Alteco 1253 m super marnivelo
Poŝtkodo 1854
Komunumkodo 5407
Mapo de Leysin
Mapo de Leysin
Mapo pri la situo de Leysin en la Distrikto Aiglo
vdr

Geografio redakti

Leysin situas sur alteco de 1253 m s.m. sur suna teraso alte super la valo de la rivero Grande Eau, norda alfluanto de Rodano. Leysin estas konata vintrosportloko. Plej alta punkto de la komunumo estas kun 2331 m s.m. la montopinto de Tour d'Aï, kiu kune kun la aliaj du rimarkindaj kalkorokoj Tour de Mayen (2326 m s.m.) kaj Tour de Famelon (2138 m s.m.) formas impresan panoramon kaj naturan rekonilon de la komunumo. Sude de tiuj montoj troviĝas la montaraj lagetoj Lago de Aï, Lago de Mayen kaj Lago de Segray.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 18,53 km², de kiuj 37% estas kovritaj de arbaro, 33% servas por agrikulturo kaj 7% setlado; 23% estas dezertaj.[2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Leysin limas en nordoriento kaj oriento al Ormont-Dessous, en sudo al Aigle, en sudokcidento al Yvorne, kaj en nordokcidento al Corbeyrier.

Trafiko redakti

Leysin situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per flanka sakvojo, kiu deiras de la kantona ĉefvojo de Aigle al Col des Mosses. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per dentoradofervojo de Aigle al Leysin. Diversaj aertelferoj kaj skiliftoj kondukas de Leysin al la ĉirkaŭaj montoj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Leysin datiĝas el la jaro 1231 kiel Leissins. Dum mezepoko Leysin apartenis kiel parto de la senjorlando Aigle al la duklando Savojo. En la jaro 1476 la senjorujo Aigle estis konkerita de Berno kaj fariĝis berna voktejo. Post la Helveta Revolucio de 1798 Leysin apartenis al la helveta Kantono Lemano, kiu en la la jaro 1803 estis integrita al la tiam fondita Kantono Vaŭdo. [3]

Esperanto-Movado redakti

La 31-an de marto 1920 en Leysin forpasis Hector Hodler, kunfondinto de Universala Esperanto-Asocio.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti