Liège (pariza metrostacio)

metrostacio en Parizo

Liège [ljɛʒ] (esperante Lieĝo) estas stacio sur linio 13 de la Metroo de Parizo, inter la 8-a kaj 9-a arondismentoj de Parizo.

Liège
Metrostacio Liège
Metrostacio Liège
metrostacio • subtera stacio
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento 8-a / 9-a
Geografia situo 48° 52′ 47″ N, 2° 19′ 37″ O (mapo)48.8796262.326983Koordinatoj: 48° 52′ 47″ N, 2° 19′ 37″ O (mapo)
Liège (Parizo)
Liège (Parizo)
DEC
Liège
Liège
Liège
Situo sur mapo de Parizo
Map
Liège
Ecoj
Trakoj 2
Kajoj 2
Tarifa zono 1
Jara trafiko 1 143 956 vojaĝantoj (2021)
Historio
Malfermo 26-a de februaro 1911
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo 0613
Metro-linio M13
vdr

Stacio redakti

La stacio estis malfermita la 26-an de februaro 1911 fare de Kompanio Nord-Sud, sur linio B, nuna parto de linio 13.

Ĝia unua nomo estis Berlin (Berlino), kaj ĝi estis alinomita Liège (Lieĝo) la 1-an de decembro 1914.

Ĝi situas sub Strato d'Amsterdam, ambaŭflanke de Strato de Liège, ĉirkaŭ 300 metrojn norde de stacidomo Gare de Paris-Saint-Lazare. La stacio eltiras sian nomon de Strato de Liège, kiu kiel la plimulto de stratoj de la Kvartalo de l'Europe, kreita en la 1820-aj jaroj, havas nomojn de grandaj urboj de Eŭropo.

Pro la mallarĝeco de la strato, kajoj ne frontas unu la alian: la stacio konsistas el du apartaj duon-stacioj, norda kaj suda, por priservi ambaŭ direktojn de la linio.

La stacio restis longe fermita post la Dua mondmilito.

Alirejoj redakti

La stacio disponas pri unusola alirejo: ŝtuparo sur inter-ŝoseo fronte al n-ro 21, Strato de Liège.

Interkonektoj redakti


Bildgalerio redakti

Vidu ankaŭ redakti