Li Wenliang

ĉina kuracisto (1986-2020)

LI Wenliang (ĉine 李文亮, pinjine: Lǐ Wénliàng; naskiĝis la 12-an de oktobro 1986, mortis la 7-an de februaro 2020)[1] estis ĉina okulkuracisto en Ĉefmalsanulejo de Uhano avertanta pri la nova epidemio. La 3-an de januaro 2020 ĉina polico admonis lin pro "falsaj komentarioj en Interreto".

Li Wenliang
Persona informo
Naskiĝo 12-an de oktobro 1986 (1986-10-12)
en Beizhen
Morto 7-an de februaro 2020 (2020-02-07) (33-jaraĝa)
en Vuhana Centra Hospitalo
Mortokialo COVID-19
Lingvoj ĉina
Loĝloko VuhanoSjamenVuhano • Beizhen
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Alma mater Wuhan University School of Medicine
Familio
Edz(in)o Fu Xuejie
Infanoj 2
Okupo
Okupo kuracisto • okulkuracisto
vdr

Agado dum la epidemio redakti

Li mortis la 7-an de februaro, matene en la Centra Hospitalo de Uhano pro netipa pneŭmonio Li Wenliang. Ĉinaj retumantoj esprimis siajn kondolencojn en sociaj retoj kiel Weibo kaj postulis ke la aŭtoritatoj pardonpetu pro mistraktado de la doktoro, kiun multaj en Ĉinio konsideras la nacia heroo. La 30-an de decembro 2019 li informis siajn samlernantojn en interreta grupo ke kelkaj pacientoj estis enhospitaligitaj en la Uhana hospitalo kun SARS-similaj simptomoj. Samtage lokaj aŭtoritatoj konfirmis ke estas registritaj 27 kazoj de nova viruso, kies apero ligiĝas al bazaro de maraj manĝaĵoj. Tamen li kaj sep aliaj homoj, inkluzive sep kuracistojn, estis vokitaj al polico, kie oni igis ilin subskribi sindevigon ne plu diskonigi informon pri la infekto. En januaro 2020 la ŝtata televido CCTV kondamnis ok loĝantojn de la urbo pro diskonigo de "onidiroj" kaj memorigis pri leĝa respondeco pro tiaj agoj.

La 3-an de januaro Li Wenliang revenis al sia laboro, sed la 10-an de januaro aperis tuso, sekvan tagon febro kaj la 12-an de januaro li estis enhospitaligita. "Tiutempe la registaro plu insistis ke ne okazis infektiĝo de homo al homo kaj diris ke neniu el medicinistoj infektiĝis. Mi estis konfuzita." skribis li en Weibo la 31-an de januaro. Antaŭ sia morto li publikigis en tiu socia reto fotojn de dokumentoj, en kiuj polico minacas lin per persekutoj pro diskonigo de la "rumoroj".

Sekvan tagon en Uhano estis eksigitaj du altranguloj. Pluraj ĉinaj civitanoj funebris lian hieraŭan forpason, marŝante laŭ stratoj kun sloganoj, mallevante la maskojn kaj sonigante fajfilojn. La Nacia Kontrola Komitato vendrede decidis sendi laborgrupon al Uhano por komenci ampleksan enketon pri okazaĵo koncerna al kuracisto Li Wenliang.

Kune kun Li Wenliang ĝis tiu ĉi dato pli ol 31 000 ĉinoj infektiĝis, el kiuj 636 mortis. La viruso disvastiĝis jam al 25 landoj. Laŭvican diurnon estis pli ol 34 500 infektitoj kaj morto-statistiko je akra pneŭmonio atingis la nombron 722.

Notoj redakti