Liban-araba lingvo

La libana varianto de la araba, liban-araba lingvolibana lingvo estas varianto de la nordlevantenia araba, indiĝena kaj ĉefe parolata en Libano, kun gravaj lingvaj influoj depruntitaj de aliaj mez-orientaj kaj eŭropaj lingvoj. Multamaniere ĝi diferencas de aliaj variantoj de la araba. Pro plurlingveco inter libananoj (la plimulto da libananoj estas dulingvuloj aŭ trilingvuloj), ne estas malofte, ke libananoj intermiksas la liban-araban, la francan kaj la anglan dum sia ĉiutaga parolado.

Liban-araba lingvo
Mapo
dialekto
North Levantine Arabic
Skribo araba alfabeto
Lingvaj kodoj
  Glottolog stan1323
Angla nomo Lebanese Arabic
Franca nomo arabe libanais
vdr

Diferencoj de la normiga araba redakti

La liban-araba kunhavas multajn trajtojn kun aliaj modernaj variantoj de la araba. La liban-araba, kiel multaj aliaj parolataj levanteniaj variantoj de la araba, havas silabostrukturon tre malsaman de tiu de la moderna normiga araba. Kvankam la normiga araba povas havi nur unu konsonanton komence de silabo, post kiu vokalo devas sekvi, la liban-araba ofte havas du konsonantojn en la silabokomenco.

  • Morfologio: pli simpla, sen ajna modaj aŭ kazaj indikoj.
  • Nombro: verba akordo laŭ nombro kaj sekso estas deviga por ĉiuj subjektoj, ĉu jam menciitaj aŭ ne.
  • Vortprovizo: multaj pruntovortoj el aliaj lingvoj, plej elstare la siria-aramea, la okcidenta-aramea, la fenica, la osmonida turka, la franca, kaj, malpli grave, el la angla.[1]
  • Kelkaj aŭtoroj, kiel Nassim Nicholas Taleb, kredas, ke grava parto de la liban-araba gramatika strukturo estas pro arameaj influoj.[2][3]

Ekzemploj redakti

Intervjuo kun la libana kantisto Maya Diab; ŝi parolas liban-arabe.
  • La jena ekzemplo montras du diferencojn inter la normiga (literatura) araba kaj la parolata liban-araba: kafo (قهوة), literatur-arabe: /ˈqahwa/; liban-arabe: [ˈʔahwe]. La senvoĉa uvula plozivo /q/ respondas al la glota halto [ʔ] kaj la fina vokalo ([æ~~ɐ]), ofte skribata kun tāʾ marbūtah (ة), estas levita al [e].
  • Iom regulare, la senvoĉa uvula plozivo /q/ estas anstataŭita de glota halto [ʔ], ekz. /daqiːqa/ "minuto" fariĝas [dʔiːʔa]. Tiu glotenigo de /q/ estas kvalito ankaŭ de la siria araba, la palestina araba, la egipta araba kaj la malta.
  • La escepto por ĉi tiu regulo estas la dialekto de la druzoj de Libano, kiuj, kiel la druzoj de Sirio kaj Palestino, retenis la prononcon /q/ en la centro de rektaj najbaroj, kiuj anstataŭigis tiun sonon per [ʔ]. La druza reteno de /q/ estas precipe ofta en la montoj kaj malpli ofta en urbaj areoj.
  • Malkiel la plej multaj variantoj de la araba, kelkaj dialektoj de la libana araba retenis la klasikajn diftongojn /aj/ kaj /aw/ (prononcataj en la libana araba kiel [aɪ] kaj [aʊ]), kiuj estis aliloke monoftongigitaj al [eː] kaj [oː], kvankam la plej multaj libanaj arabaj dialektoj realigas ilin kiel [oʊ] kaj [eɪ].
  • /t/ kaj /θ/ estas ambaŭ prononcataj kiel [t].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti