La Liberala ŝtato estas tiu eliranta kiel rezulto de la liberalaj revolucioj kaj kiel anstataŭo de la Absoluta monarkio propra de la Antikva Reĝimo. Estas la politika sistemo propra de la komenco de la Nuntempa Epoko, en la nova sociekonomia situacio kiu povas nomiĝi Nova ReĝimoLiberala Reĝimo. Ties daŭro en la tempo povas kompreniĝi ĉu ĝis la aktualo aŭ ĝis la Intermilita periodo (19181939), kiam ĝi eniras klare en krizo.

Ĵuro de la deputitoj de la Kortumo de Kadizo en 1810.

Karakteroj redakti

La ŝtatformo ne gravas por ties karakterizo, ĉar ĝi povas esti ĉu Konstitucia monarkio (kiel ĉe la Hispana konstitucio de 1812 en Hispanio), Parlamenta monarkio (kiel ĉe la angla modelo el la Angla Enlanda Milito de la 17a jarcento) aŭ Respubliko (kiel ĉe la kazo de la Franca Revolucio).

Ĉiukaze karakterizas la novon politikan sistemon la rolo de la Liberala ŝtato kiel ilo en al triobla procezo kiun konsistigas la Burĝa Revolucio, Industria Revolucio kaj Liberala Revolucio, de transformoj kaj sociaj, socialaj, ekonomiaj kaj politikaj en profito de: