Parto de serio

Islamo

Historio de islamo

Kredo kaj praktikoj

Unueco de Dio
Konfeso de kredo
PreĝoFasto
PilgrimoAlmozoMoskeo

Ĉefaj personecoj

Mohamedo
AliAbu Bakr
Samtempuloj de Mohamedo
Membroj de hejmo de Mohamedo
Profetoj de Islamo

Tekstoj kaj leĝoj

KoranoSunaoŜario
Legislativo
Biografioj de Mohamedo

Branĉoj de islamo

Sunaismo
(Salafismo, Ŭahabismo) • ŜijaismoSufiismo
Ĥariĝismo (Ibadismo)

Sociopolitikaj aspektoj

ArtoArkitekturo
UrbojKalendaro
SciencoFilozofio
Religiaj gvidantoj
Virinoj en islamo
Politika islamoĜihado
Liberalisma islamo

Vidu ankaŭ

Vortareto de islamaj nocioj
Listo de islamaj terminoj
Listo de signifaj moskeoj
Listo de artikoloj pri islamo

La liberala Islamo (arabe لإسلام التقدمي, al-islām at-taqaddumī) estas ĝenerale la pensaro elirita de islamanoj de politika tendenco progresista,[1][2] kiu temas pri la historiaj kaj kritikaj aliroj rilate al la originoj de Islamo kaj Korano kaj klopodas kongruigi modernecon kaj religion. La partinaoj de tiu movado estas kaj aktivuloj de la civila socio kaj fakuloj aŭ teologoj. Ili faras specialan traktadon al la promocio de virinoj en Islamo.[3]

Ofte oni konsideras la progresisman Islamon kaj la liberalan Islamon kiel du apartaj movadoj:[4] el kiuj la unua distas de la islamaj reformismaj movadoj en la senco ke ĝi eniras en la tendencon de la teologia liberalismo, kiel jam faris aliaj religioj de monoteismo en la 19-a kaj 20-a jarcentoj, dum la islamaj reformismaj movadoj povas formi parton de la islama fundamentismo.

Siaflanke la liberala Islamo, kies metodologio estas bazata sur la interpretado kaj reinterpretado de la islamaj skribaĵoj tradiciaj (nome la Korano) kaj aliaj tekstoj (kiel Haditoj), estas procezo nomita "iĝtihad" (arabe اجتهاد, iĝtihād).[5] Tio povas okazi laŭ gamo de nur milde liberala al pli liberala, en kiu nur la signifo de la Korano estas konsiderata rivelado, dum la parola esprimo estus konsiderata verko de la profeto Muhammad en liaj partikularaj tempo kaj kunteksto. Kiel konsekvenco, la liberal/progresistaj islamanoj povus interpreti la versegojn de la Korano alegorie aŭ eĉ preteratenti ilin, kontraŭ pli fermita legado kaj interpretado, fare de la tendenco nomita «sekulara islamo».

Kelkaj liberalaj islamanoj vidas sin mem kiel revenantaj al la principoj de la frua Ummao kaj al etika kaj pluralisma klopodo de la Korano.[6] Ili distanciĝas de kelkaj tradiciaj kaj malpli liberalaj interpretoj de la islama devigaro, kiuj laŭ ili havas kulturan bazon kaj ne havas universalan aplikeblon. La movado de reformo uzas la monoteismon «kiel principo organizanta de la homa socio kaj bazo de la religia sciaro, la historio, la metafiziko, la estetiko kaj la etiko, same kiel de la socia, ekonomia kaj monda ordo».[7]

Eĉ antaŭ la sociaj aspektoj, kiel la defendo de la sekulareco,[8] la nedevigo aŭ la malpliigo de la uzado de la islama vualo (hiĝabo) aŭ la malakcepto de la korpa puno priskribita de la ŝario aŭ de la ĝihado estas kelkaj el la punktoj defenditaj de granda parto de la liberalaj islamanoj de la 21-a jarcento. Al-Nahda, estas kultura movado sed kun forta tendenco de teologia profundigo.[9]

Notoj redakti

  1. «Finally: Muslims Speak Out Against Jihad». Accuracy In Media. Arkivita el la originalo en la 31a de marto 2019. Konsultita la 23an de septembro 2020.
  2. Safi, O: "Progressive Muslims", One World: Oxford, 2003.
  3. Essayons un vieux remède: la démocratie de Abdou Filali-Ansari
  4. Averroes Foundation (eld.). «What is Progressive Islam?» de by Omid Safi. Konsultita la 23an de septembro 2020.
  5. Aslan, R: No god but God, Random House, 2005
  6. «Muslim Council of Britain» . Konsultita la 23an de septembro 2020.
  7. «Tawhid» Arkivigite je 2017-09-17 per la retarkivo Wayback Machine(en angla). Oxfordislamicstudies. Konsultita la 23an de septembro 2020.
  8. Les contours d’une théorie islamique de la séparation de la religion et de l’État, Arkivigite je 2020-09-21 per la retarkivo Wayback Machine revuo Rives Méditerranéennes, n° 19 - 2004
  9. Filali-Ansari, Abdou. «Islam's Reformist Tradition». Konsultita la 23an de septembro 2020.