Liberala sinagogo en Timișoara

La liberala sinagogo en Timișoara (germane: Synagoge in der Fabrikstadt, rumane: Sinagoga maură din Fabric) estas impona religia historia monumento de la urbo.

Urbocentra sinagogo de Timișoara

Historio redakti

La judoj loĝis en Banato ekde la 18-a jarcento. Lipót Baumhorn konstruis tiu ĉi sinagogon inter 1895-1889. Tiutempe resume ili havis 6 sinagogojn en la tiama urbo Temesvár, tiutempe apartenanta al Hungara reĝlando. La judoj tiam sekvis 3 ritojn: tradician, liberalan kaj sendependan. La orgeno estis konstruita en 1895. Antaŭ la 2-a mondmilito la Fera Gvardio persekutis la judojn. En 1942 la judaj loĝantoj estis deportitaj, post la 2-a mondomilito iom da judoj elmigris al Palestino. La sinagogo estis fermita fine de la komunisma erao en 1985. En 2003 vandaloj detruis jam la orgenon. En 2004 la municipo deklaris la konstruaĵon monumento historia. En 2009 la juda komunumo disponis la konstruaĵon al la urba teatro por 35 jaroj.

Konstruaĵo redakti

La eklektika sinagogo situas laŭ la stratoangulo. Ĝi havas precipe maŭrajn elementojn, ĉar granda parto de la judoj venis iam el Hispanio.

 
Parto de la fasado

Spite tion oni rekonas elementojn el la itala renesanco. La sinagogo havas du enirojn, unu por viroj kaj alia por virinoj. Karakterizaj elementoj de la konstruaĵo estas multnombraj turoj kun granda kupolo meze.

Fontoj redakti

  • germana Vikipedio
  • Dr.Jakab Singer - Avatóbeszéd a temesvári gyárvárosi izraelita templom avatásának ünnepén 1899. szept. 3. Bonyhád, 1899.