Libereco gvidanta la popolon

pentraĵo Eugène Delacroix
Libereco gvidanta la popolon
(La liberté guidant le peuple)
Eugène Delacroix, 1830
Oleo sur tolaĵo
325 × 260 cm
Luvro

Libereco gvidanta la popolon aŭ laŭ la franca originala La Liberté guidant le peuple estas fama kaj grava pentraĵo de Eugène Delacroix [delakruA]. Ĝi estis multfoje kopiita, svingita kaj eĉ parodiita. Aperis interalie en la monbileto de cent frankoj kaj en poŝtmarkoj.

La pentraĵo reprezentas okazaĵon de la Franca revolucio de 1830. Temas pri batala sceno ĉe kiu la centra bildo estas virino kiu svingas la francan flagon akompanita de unuflanke knabo kiu portas du pistolojn kaj de aliflanke burĝulo kun ĉapelo kiu portas pafilon kaj aliaj aktivuloj. La burĝulo ŝajnas la memportreto de la propra Delacroix. La pentristo lerte bildigis la perforton kaj movemon de la revolucia momento: la roluloj piediras sur tavolo da mortintoj aŭ vunditoj. Ĉefe la centra virino (poste nomata Marianne) kun mamoj videblaj (simbolo de libereco) kaj portanta respublikan ĉapelon signifas la venkon de la respublika movado kontraŭ la monarkio; fakte la sceno okazas la 28a de julio de 1830, kiam oni forigis la reĝimon de la KapetidojBurbonoj.

Oni supozas, ke Delacroix tute simpatiis kun tiu historia evento kaj en la entuziasmo de la momento oni konstatas la favoron per kio oni bildigas la batalantojn. La pentristo, se ne partoprenis persone en la lukto de la barikadoj, almenaŭ membriĝus en la Nacia Gardo, roto kiu ja partoprenis en tiu revolucio kaj en aliaj similaj en Francio dum la 19-a jarcento. Ĉiukaze la rolulo de la ĉapelo inspiris aliajn rolulojn de literaturaj verkoj, kiel kelkaj de Victor Hugo.

La du plej rimarkindaj ecoj de la pentraĵo estas la vigleco de la revolucia entuziasmo (pura romantikismo) kaj la politika signifo de du reprezentantoj de du malsamaj tavoloj (popola kaj burĝa) dekstre kaj maldekstre de Libereco.

La detaloj de la videblaj mamoj kaŭzis kelkajn anekdotajn malfacilaĵojn je ties publikigo en arabaj landoj, Turkio kaj Usono. Aŭ eble tio estis ekskuzo por kaŝi la evidentan politikan mesaĝon.

Vandalismo redakti

La 7-an de februaro 2013 vizitantino de la Muzeo Louvre-Lens vandalis la pentraĵon Libereco gvidanta la popolon de Eugène Delacroix skribante AE911[1] sur ĝin[2]. Poste montriĝis ke la surskribo estis facile forviŝebla kaj ke la arestita virino ne estis psike plene respondeca.

Referencoj redakti