Libero kaj Sendependo

Libero kaj Sendependo (pole WiN – Wolność i Niezawisłość, plena nomo: Rezista Movado sen Milito kaj Diversio „Libero kaj Sendependo”) – pola civila-armea organizo kontraŭkomunisma fondita la 2-an de septembro 1945 en Varsovio. Ĝia bazo estis postrestaĵoj de malfondita en 1945 Delegitaro de Armitaj Fortoj por la Lando. LkS transprenis ĝian organizan strukturon, laboristaron, bienon kaj ankaŭ parte arbarajn taĉmentojn. Komandantoj de areoj fariĝis prezidantoj de tieaj areoj.

Libero kaj Sendependo
armita organizaĵo
Lando(j) Pollando vd
Ideologio

antikomunismo • kontraŭ-Sovetiismo

vdr

Prezidantoj de “Libero kaj Sendependo” redakti

Komencoj de la agado redakti

La organizo komence volis per politika batalo ne allasi komunistojn al balota venko post la dua mondmilito. Ĝiaj membroj antaŭvidis ankaŭ eblon de armita rezisto. Malgraŭ deklarita civila karaktero la organizo posedis fortajn armitajn taĉmentojn precipe en la centra areo en Podlaĥia Provinco, Lublina Provinco kaj Mazovia Provinco, ĉar komandanto de la centra areo ne plenumis ordonon malfondi arbarajn taĉmentojn konsiderante LkS armea-politika organizo. Aŭtune parto de la membroj de „Libero kaj Sendependo” aŭskultis apelon de kolonelo Jan Mazurkiewicz (pseŭdonomo”Radosław”) kaj malkaŝis sin.

Ideo redakti

Libero kaj Sendependo (LkS) postulis ke Ruĝa Armeo kaj NKVD forlasu la teritorion de Pollando. La organizo ne konsentis pri la orienta landlimo fiksita en Konferenco de Jalto, kontraŭstaris politikan persekutadon kaj detruadon de Pollando fare de rusa soldataro. Membroj de LkS volis krei komunan armeon, sendependiĝi politike de Sovetunio, ŝtatigi grandajn entreprenojn kaj laborejojn. Oni postulis ankaŭ universalan edukadon kaj agraran reformon. Tamen dum referendumo de 1946 la organizo apelaciis pri forĵeto de la reformo kaj ŝtatigo de la industrio. Aŭtune 1946 inter la gvidantaro venkis tezo pri alproksimiĝado de la tria mondmilito kaj neceso prepariĝi al tio. Lige al tio januare 1947 gvidantaro de LkS apelaciis al Pola Popola Partio bojkoti balotadon por Leĝiga Parlamento.

Persekutado de la organizo redakti

La asocio de la komenco estis por komunista registaro obstaklo en realigado de politikaj planoj de Sovetunio pri Pollando. Estas LkS, kiu informis Konsilion de Sekureco de UN pri balotaj falsigoj farataj dum la popola referendumo de 1946. Ministerio pri Publika Sekureco kaj NKVD provis rompi la organizon. Inter alioj pro tio, ke LkS subtenis armitajn taĉmentojn (kelke da miloj de soldatoj), precipe en Lublina Provinco kaj Mazovia Provinco. La organizo ne sukcesis kontraŭpuŝi agadon de sekurecaj servoj. En 1945 oni arestis la unuan prezidanton, kolonelon Jan Rzepecki kun ĉiuj areokomandantoj. Oktobre 1946 oni kaptis lian sekvanton, kolonelon Franciszek Niepokólczycki.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti