Liberparola zono (aŭ liberparola kaĝoprotesta zono) estas tiu areo sur publika loko, kie politikaj aktivistoj kaj civitanoj povas praktiki siajn rajtojn pri libera parolo (uzata ĉefe en Usono), proksime al la objekto de la protesto.

La kreo de liberparola zono celas forigon de la protestantoj el vidproksimo de televidoj kaj de la parolanta politikisto, politika asembleo ks.. Ĝi aperis en la 1960-aj, 1970-aj jaroj dum la vjetnam-protestoj.

La denova apero de distingaj zonoj okazis en 1988, dum la Demokrata Nacia Konvencio. Poste tiuj zonoj aperis en renkontiĝoj de la du usonaj partioj, dum paroloj de usona prezidento Bush, dum kunsidoj de WTO kaj aliaj internaciaj organizoj.