Libertarianismo

filozofio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri speco de klasika liberalismo. Por informoj pri la maldekstra ideologio, vidu la artikolon liberecanismo.

Libertarianismo estas politika filozofio, kiu subtenas individuajn rajtojn kaj limigitajn registaron kaj ŝtatajn povojn. Libertarianoj opinias, ke individuoj devus esti liberaj por fari kion ajn ili deziras, se ili nur ne malrespektas la rajtojn de aliaj. Plue, ili kredas, ke la sola permesebla uzado de perforto, publika aŭ privata, estas por protekti ĉi tiajn rajtojn. Por libertarianoj, ne ekzistas "pozitivaj rajtoj" al nutraĵo, ŝirmejo aŭ kuracado, nur "negativaj rajtoj" por ne esti atakita, misuzita, rabita, cenzurita ktp.

Libertarianismo
politika ideologio • politika movado • politika filozofio
liberalismo
vdr

Terminaro redakti

La termino "libertarianismo" estas pli malnova, sed tiusence estas uzata nur ekde 1955. La termino estis unue enkondukita en Usono (Libertarianism) de pensuloj, kiuj rigardis sin mem kiel la kontinuado de la tradicio de klasika liberalismo de la antaŭa jarcento. Kiam la termino liberalismo en Usono komencis asociiĝi kun politike maldekstraj ideoj nekongruaj kun klasika liberalismo, ĉi tiaj adeptoj de klasika liberalismo eknomis sin mem libertarianoj; kaj de Usono la termino kun tiu signifo disvastiĝis al la cetera mondo.

Tamen, ankoraŭ ekzistas konfuzo, ĉar en Eŭropo, la franca vorto libertaire, la hispana vorto libertario, la esperanta "liberecano", ktp, pri kiuj la angla termino libertarian estus la laŭetima traduko, tradicie rilatis al ia libertarianisma socialismo, dum modernaj usonaj libertarianoj tute ne estas socialistoj, kaj multaj ne estas anarkiistoj, sed minarkiistoj, t.e., subtenantoj de ia minimuma ŝtato — kvankam la plejmulto pro pragmatismo anstataŭ pro principoj.

Libertarianismo kaj Klasika Liberalismo redakti

Libertarianoj kredas, ke iliaj originoj estis en la pli frua tradicio de klasika liberalismo dum la 17-a ĝis 20-a jarcentoj, kaj ofte uzas tiun terminon kiel sinonimon de libertarianismo, aparte ekster Usono.

Iuj, aparte en Usono, argumentas ke, kvankam libertarianismo havas multon komunan kun la pli frua tradicio de klasika liberalismo, pro klareco kaj precizeco ĉi tiu lasta termino devus esti rezervita por historiaj pensuloj. Aliaj faras la distingon por apartigi sin mem de la socialismaj kaj bonfartoŝtataj implicaĵoj de la vorto "liberala" en usona angla lingvo. Ankoraŭ aliaj, aparte ekster Usono, uzas la terminojn "libertarianismo" kaj "klasika liberalismo" interŝanĝeble por signifi la saman tradicion.

Ĉiuokaze, ĉu oni egaligas ilin aŭ ne, libertarianismo havas komunajn opiniojn, rimedojn kaj alirojn kun pli frua klasika liberalismo. Ĝi havas malmultajn komunaĵojn kun tiel nomata "bonfarta liberalismo" aŭ socialismo. Multaj ekonomike orientitaj libertarianistoj uzas la vorton "socialisto" preskaŭ interŝanĝeble kun "ŝtatismano", kiam ili kritikas siajn (eĉ politike dekstrajn) kontraŭulojn de la argumento, ke socialismo estas la sola konsekvenca (familio de) ŝtatismaj ideologioj! Oni eble povas kompari ĉi tion kun marksisma uzado de terminoj kiel ekzemple "kapitalisma" kaj "burĝa" kiam ili kritikas aliajn maldekstrulojn.

Pralibertarianismo estas formo de dekstra libertarianismo, evoluigita de la anarki-kapitalistoj Murray Rothbard kaj Llewellyn Rockwell, kiu kombinas prakonservismajn socian filozofion kaj kulturajn valorojn kun ekstrema libertarianisma kontraŭstarado al la intermetiĝo de registaroj. La termino estas vortokunfando de la vortoj "prakonservativismo" kaj "libertarianismo", do la prefikso "pra" esprimas la supozatan praecon de tia konservativismo en usona historio.

Famaj Libertarianoj redakti

Ron Paul - politikisto Amerikano kiu pledi por malgranda registaro.

Libertarianismo en la politika spektro redakti

En kelkaj landoj (ekzemple, Pollando), libertarianismo estas nomata "konservativa liberalismo", kie "konservativa" signifas ne-socialisman. Ankaŭ en Usono, kelkaj libertarianoj sentas sin konservativaj kaj kelkaj konservativuloj sentas sin libertarianoj, ĉar ambaŭ grupoj agnoskas sia la ideologion de la fondintaj patroj de Usono. Tamen, eblas tute facile distingi du malsamajn kaj oftajn kontraŭajn tradiciojn, kaj temas nur pri afero de terminuzo, kiam konfuzo okazas. Friedrich August von Hayek klarigis ĉi tiun opozicion en sia artikolo "Kial mi ne estas konservativulo" (angle: "Why I Am Not a Conservative" [1] Arkivigite je 2005-03-24 per la retarkivo Wayback Machine).

Libertarianismo havas signifajn diferencojn disde kaj konservativismo, kaj socialismo: vidu politika spektro. Libertarianoj opinias, ke konservativuloj aprobas ekonomikajn liberecojn sed ne personajn liberecojn, dum socialistoj aprobas personajn liberecojn sed ne ekonomikajn liberecojn, kaj libertarianoj postulas ĉiom de tiuj liberecoj.

Libertarianoj preferas ne esti nomataj "dekstranaj". Ja, ili malakceptas la unudimensian dekstran/maldekstran dupartigon kaj anstataŭe proponas dudimensian spacon kun persona libereco je unu akso kaj ekonomika libereco je la alia. Fakte iam oni rigardis libertarianismajn ideojn kiel maldekstrajn en la politika spektro (ekzemple, je la 17-a jarcento, la Whig-oj estis revoluciuloj, kaj je 1848, Frédéric Bastiat sidis ĉe la maldekstra flanko de la Asembleo) - vere, la ekvilibro de politikaj opinioj moviĝis multe, dum la kontraŭ-politika tradicio de libertarianismo ne moviĝis, nur evoluis kaj kreskis.

Individuismo, Libereco, Respondeco, Posedaĵo redakti

La fundamentaj valoroj por kiuj libertarianistoj luktas estas individua libereco, individua respondeco kaj individuaj posedrajtoj. Libertarianoj havas malsimplan teorion pri ĉi tiuj valoroj, kiujn ili defendas. Ĝi ne ĉiam konformiĝas al 'tipaj' ideoj pri libereco, kaj rigore kontraŭas al kolektivismaj ideoj tiurilate. Ekzemple, ili opinias ke personaj liberecoj (privateco, parollibereco, ktp) estas nedisigeblaj de ekonomikaj liberecoj (libereco por komerci, labori, aŭ investi). Ili faras ĉi tiun punkton por kontrastigi sin de socialistoj, kiuj kredas ke ekonomika regulado estas necesa por persona libereco, kaj de konservativoj de granda komerco, kiuj ligas liberecon komerci kun limigaj reguloj pri personaj aferoj kiel ekzemple seksaj rilatoj kaj parolado.

Estas ĉefa punkto por multaj libertarianoj, ke originale nur individuoj havas rajtojn, neniam grupoj, ekzemple nacioj, rasoj, religioj, klasoj, aŭ kulturoj. Pro ĉi tiu principo ili rigardas kiel sensencaĵon diri (ekzemple) ke oni povas fari maljustaĵon al klaso aŭ raso kiam mankas specifaj maljustaĵoj faritaj al individuaj anoj de ĉi tiu grupo. Ĝi ankaŭ sapeas retorikajn esprimojn kiel ekzemple "La registaro rajtas ...," ĉar sub ĉi tiu formulado "la registaro" havas neniujn originalajn rajtojn, sed nur tiujn devojn kiujn individuoj lice komisiis al ĝi sub iliaj rajtoj. Libertarianismo ofte interkroĉiĝas nete kun rigora konstruismo en la konstitucia senso.

La klasika problemo en politika filozofio pri la legitimeco de posedrajtoj estas esenca laŭ libertarianistoj. Ofte ili pravigas individuajn posedaĵojn surbaze de memposedeco: oni rajtas posedi sian propran korpon; la rezultojn de sia propra laboro; posedaĵojn kiujn oni akiras de libervolaj agoj de antaŭaj legitimaj posedantoj, per komerco, donaco aŭ heredo, ktp. Posedrajtoj pri disputataj naturaj rimedoj estas pli problemaj. Libertarianismaj solvoj kiel koloniado estis studataj de John Locke ĝis Murray Rothbard.

Kontraŭŝtatista doktrino redakti

Libertarianoj opinias ke ekzistas etendita sfero de individua libereco difinita de la korpo kaj posedaĵoj de ĉiu individuo, kaj neniu, nek privata civitano nek registaro iuokaze rajtas malobservi ĉi tiun limon. Ja, libertarianoj opinias, ke neniu organizo, inkluzive de registaroj, povas havi ian ajn rajton krom tiuj kiujn ĝiaj anoj volonte transdonas al ĝi. Ĉi tio implicas ke tiuj anoj devis havi tiujn rajtojn dekomence por transdoni ilin.

Do, laŭ libertarianoj impostado kaj regulado estas en la plej bona kazo neeviteblaj malbonoj, kaj kie nenecesaj estas simple malbonaj. Registara elspezado kaj reguloj devus esti reduktitaj pro tio, ke ili anstataŭigas nevolontan publikan elspezadon por volonta privata elspezado, kaj anstataŭigas privatan moralecon per publika perforta devigo. Laŭ multaj libertarianoj, registaroj ne devus establi lernejojn, reguligi industrion, komercon aŭ agrikulturon, aŭ regi socialajn bonfartajn programojn. Registaroj ankaŭ ne devus limigi liberan paroladon, seksajn agojn, vetludadon, uzadon de narkotaĵoj, aŭ aliajn senviktimajn krimojn. Laŭ libertarianoj, la ĉefa devigo de la registaro devus esti "Laissez-faire" — "Lasu fari"

Anarkiistoj kaj Minarkiistoj redakti

Ĉiuj libertarianoj konsentas, ke registaro devus esti limigita al tio, kio estas strikte necesa, nenio pli, nenio malpli. Sed ne ekzistas ĝenerala konsento inter ili pri tio, kiom da registaro estas necesa. Tial, libertarianoj estas plue dividitaj inter la minarkiistoj kaj la anarki-kapitalistoj, kiuj estas pridiskutitaj pli detale en tiuj artikoloj.

La minarkiistoj opinias ke "minimuma" aŭ "noktogardista" ŝtato estas necesa por garantii posedrajtojn kaj civilajn liberecojn, kaj sole por tiu celo. Laŭ ili, la taŭgaj funkcioj de la registaro eble inkluzivos la subtenadon de la justico, la polico, la armeo kaj eble kelkaj aliaj esencaj funkcioj. Dum ili estas teknike ŝtatistoj ĉar ili subtenas la ekziston de registaro, ili indignus pri la implicaĵoj kutime signifitaj de ĉi tiu termino, pri fido pri registara solvado de iu ajn problemo.

La anarki-kapitalistoj opinias ke eĉ en aferoj de justico kaj protektado kaj precipe en tiaj aferoj, agado de konkurencantaj respondecaj individuoj (libere organizigitaj en firmaojn, kooperativojn, aŭ organizojn de ilia elekto) estas multe pli bone ol agado de monopolismaj registaroj. Dum ili estas teknike anarkiistoj, ili insistas malakcepti la implicaĵojn ofte signifitaj de ĉi tiu termino pri subtenado de socialisma utopio.

Minarkiistoj opinias, ke ili estas realismaj dum anarki-kapitalistoj estas utopiaj por kredi, ke oni povas esti tute sen registaroj.

Anarki-kapitalistoj opinias, ke ili estas realismaj kaj minarkiistoj estas utopiaj ĉar ili kredas, ke oni povas reteni ŝtatan monopolon por perforto, interne de iaj ajn prudentaj limoj.

Ĉi tiu malkonsento estas tre amikeca, kaj ne estas la fonto de iu ajn profunda malamo, malgraŭ la kelkfojaj komplikaj teoriaj argumentoj. Libertarianoj havas pli fortajn sentojn pri sia komuna defendado de individuaj libereco, respondeco kaj posedrajtoj, ol pri malsamoj inter minarkiismo kaj anarkiismo. Ĉar kaj minarkiistoj kaj anarkiistoj kredas, ke ekzistantaj registaroj estas multe tro entrudiĝemaj, la du partioj serĉas ŝanĝojn en preskaŭ precize la samaj direktoj.

Multaj libertarianoj ne havas pozicion pri ĉi tiu divido, kaj ne zorgas pri ĝi. Ja, multaj libertarianoj opinias, ke registaroj ekzistas kaj ekzistos dum la antaŭvidebla estonteco, ĝis la fino de iliaj vivoj, tial iliaj penadoj estas pli bone elspezataj por batali kontraŭ, enteni kaj eviti la agojn de registaroj, ol por provi elkompreni kiel la vivo povas aŭ ne povas esti sen ili. Ja, en lastaj jaroj libertarianismo allogis multajn samideanojn kiuj zorgas malmulte pri tiaj teoriaj aferoj kaj nur deziras redukti la grandecon, koruptecon, kaj entrudiĝemon de la registaro.

Iuj libertarianismaj filozofoj argumentas, ke ĝuste komprenitaj minarkiismo kaj anarki-kapitalismo ne kontraŭdiras unu la alian. Vidu la anglalingvan artikolon Revizitado de Anarkiismo kaj Registaro Arkivigite je 2006-10-29 per la retarkivo Wayback Machine de Tibor R. Machan.

Utilismo ka Natura Juro redakti

Libertarianistoj emas subteni aŭ aksioman vidpunkton de natura juro, aŭ utilisman vidpunkton, kiam ili pravigas siajn kredojn. Iuj el ili (ekzemple, Frédéric Bastiat), asertas, ke ekzistas naturan harmonion inter ĉi tiuj du vidpunktoj. Ili opinias, ke ili estas malsamaj vidpunktoj pri la sama vero, kaj opinias ke ĝi estas bagatela peni demonstri kiu estas pli vera.

Unu prezentado de utilisma libertarianismo aperas en la libro La Maŝinaro de Libereco de David Friedman, kiu enhavas ĉapitron pri laŭdire tre libertarianisma kulturo kiu ekzistis en Islando ĉirkaŭ 800 p.K.

Por libertarianismo de la vidpunkto de natura juro, vidu ekzemple Robert Nozick.

Vidu ankaŭ rilatajn alineojn pri ĉi tiu malsamo en vidpunktoj en la artikolo pri anarki-kapitalismo.

Disputoj inter libertarianoj redakti

Ne pri ĉiu politika temo libertarianoj havas unuecan opinion. Kvankam ili kunhavas komunan tradicion de pensuloj de jarcentoj pasintaj ĝis nuntempo, neniu pensulo estas iam ajn prezentita kiel komuna aŭtoritatulo, kies opiniojn oni devas blinde akcepti, nur kiel konsulto, al kiu oni povas kompari opiniojn kaj argumentojn.

Ĉi tiuj disputoj estas pritraktata en apartaj artikoloj:

Nuntempaj Usonaj Libertarianoj redakti

John Hospers, Theodora B. Nathan, Harry Browne, Dinesh D'Souza, Ron Paul, Tom Woods

Libertarianismo en filozofio redakti

En filozofio, libertarianismo signifas neakordigeblisman kredon kiu asertas ke realeco estas nedeterminisma, libera ago estas tio, kio ne estas determinita, kaj homoj havas libervolon (t.e., ekzistas liberaj homaj agoj).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti