Libia araba

formo de la araba lingvo parolata en Libio

La libia araba (arabe ليبي, latinliterigo laŭ DMG Lībī) estas dialekto de la araba lingvo parolata en Libio kaj malgrandaj partoj de Egiptio, Tunizio kaj Alĝerio.

Libia araba
ليبي (Libi)
Mapo
dialekto • lingvo • moderna lingvo
magreba araba lingvo
Parolata en Libio kaj malgrandaj partoj de Egiptio, Tunizio kaj Alĝerio
Parolantoj 4 320 500
Denaskaj parolantoj 4 300 000 (stato de la jaro 1996)
Skribo araba
Lingvistika klasifiko
Afrikazia
Ŝemida lingvaro
Araba lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 ayl
  ISO 639-3 ayl
  Glottolog liby1240
Angla nomo Libyan Arabic
Franca nomo arabe libyen
vdr

Ĝi konsistas el precipe araba vortaro, kun pliaj influoj de la berbera, itala kaj turka lingvoj. La ISO-kodo de la dialekto estas ayl.

En la administraj, edukaj kaj amaskomunikilaj institucioj de Libio kadre de la arabiga politiko de Muamar Kadafi permesiĝis nur uzo de la norma araba lingvo; la libia araba tamen daŭre estas la kutima parola lingvo de plimulto el la libia loĝantaro.

Vidu ankaŭ redakti

 
mapo pri la disvastiĝo de la libia araba