Libiamo ne' lieti calici

"Libiamo ne' lieti calici"; "Ni drinku el ĝojaj pokaloj") estas fama dueto kun ĥoro el la opero de Verdi nome La traviata, nome unu el plej bone konataj opermelodioj kaj populara elekto (kiel la opero mem) por multaj grandaj tenoroj. La kanto estas brindisi, nome en opero tostokanto kiu enkuraĝigas drinkadon de vino aŭ de aliaj alkoholaĵoj.

Libiamo ne' lieti calici
muzika verko aŭ komponaĵo
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
Ĝenro opero
vdr
"Libiamo ne' lieti calici" (3:03)

favore el Musopen

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

La sceno redakti

Tiu dueto estas kantita en la unua akto de la opero, dum vespernokta festo ĉe la domo de Violetta Valéry. Ĝi estas kantata de Violetta kaj Alfredo Germont, junulo kiu enamiĝis el ŝi. Alfredo estas konvinkita de sia amiko Gastone kaj de Violetta por montri sian voĉon. Li ekas tiun drinkokanton, kaj poste estas aligita de Violetta kaj de la resto de la akompanantaro.[1]

Libreto redakti

La vortumado estis verkita de Francesco Maria Piave.

Alfredo
Libiamo, libiamo ne'lieti calici
che la bellezza infiora.
E la fuggevol, fuggevol ora
s'inebrii a voluttà
Libiam ne'dolci fremiti
che suscita l'amore,
poiché quell'occhio al core onnipotente va.
Libiamo, amore, amor fra i calici
più caldi baci avrà

Coro

Ah! Libiam, amor, fra' calici
più caldi baci avrà

Violetta

Tra voi, tra voi saprò dividere
il tempo mio giocondo;
Tutto è follia, follia nel mondo
ciò che non è piacer
Godiam, fugace e rapido
è il gaudio dell'amore,
è un fior che nasce e muore,
ne più si può goder
Godiamo, c'invita, c'invita un fervido
accento lusinghier.

Coro

Ah! godiamo, la tazza, la tazza e il cantico,
la notte abbella e il riso;
in questo, in questo paradiso ne scopra il nuovo dì––

Violetta

La vita è nel tripudio

Alfredo

Quando non s'ami ancora

Violetta

Nol dite a chi l'ignora,

Alfredo

È il mio destin così...

Tutti

Ah si, godiamo, la tazza, la tazza e il cantico,
la notte abbella e il riso;
in questo, in questo paradiso ne scopra il nuovo dì.
Alfredo
Ni drinku, ni drinku el ĝojaj pokaloj
kiujn beleco plibonigas.
kaj la rapida momento
ebriiĝu volupte.
Ni drinku por la ekscita sento
kiun amo okazigas.
Ĉar tiu okulo celas rekte al la koro, ĉiopove.
Ni drinku, mia amo, kaj amo inter pokaloj
faros kisojn pli varmaj.

Ĥoro

Ha! Ni drinku kaj amo inter pokaloj
faros kisojn pli varmaj.

Violetta

Kun vi mi kundividos
miajn plej feliĉajn momentojn.
Ĉio en la vivo
kiu ne esta plezuro estas frenezo.
Ni kontentiĝu
ĉar la amplezuro rapide foriras.
Kiel floro kiu burĝonas kaj mortas
kaj ni ne plu ĝuas ĝin.
Nu ĝuu; amindiga voĉo
invitas nin!

Ĥoro

Ni ĝuu la pokalon kaj la kanton,
la belan nokton, kaj la ridon.
La nova tago trovu nin en tiu paradizo.

Violetta

Vivo estu celebro.

Alfredo

Nur se oni ne konis amon.

Violetta

Ne diru al kiu ne konas.

Alfredo

Sed tio estas mia fatalo...

Ĉiuj

Ni ĝuu la pokalon kaj la kanton,
la belan nokton, kaj la ridon.
La nova tago trovu nin en tiu paradizo.[2][3][4]

Referencoj redakti

  1. Robert Glaubitz. The Aria Database. Alirita 2009-01-15.
  2. Parta referenco: Translation of Brindisi: "Libiamo ne'lieti calici", el itala al angla. Alirita 2012-09-09.
  3. Parta referenco: Alejandro González Ponce. Alfredo's aria from La Traviata. Alirita 2009-01-15.
  4. Partial reference: Libiamo ne' lieti calici lyrics. Alirita 2009-01-15.

Eksteraj ligiloj redakti