Librejo Teleki-Bolyai

Librejo Teleki-Bolyai (teleki-bojai); (hungare Teleki-Bolyai KönyvtárTeleki Téka) estas publika libraro, scienca kolektaĵo en Târgu Mureș, Rumanio.

Librejo Teleki-Bolyai
biblioteko
publika bibliotekomuzeo [+]

LandoRumanio
SituoTârgu Mureș
- koordinatoj46° 32′ 34″ N, 24° 33′ 56″ O (mapo)46.542824.5656Koordinatoj: 46° 32′ 34″ N, 24° 33′ 56″ O (mapo)

Estiĝo1802

Tuta stokoĉ. 200 000 volumoj

Librejo Teleki-Bolyai (Rumanio)
Librejo Teleki-Bolyai (Rumanio)
DEC
Librejo Teleki-Bolyai
Librejo Teleki-Bolyai
Map
Librejo Teleki-Bolyai

Vikimedia Komunejo:  Teleki Library [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Historio redakti

La bibliotekon fondis en 1802 grafo Sámuel Teleki (Gernyeszeg, 17-a de novembro 1739 - Vieno, 7-a de aŭgusto 1822). La kolektadon de librojn li komencis eksterlande kaj en 1801 li transportigis la 40 000 volumojn el Vieno en Marosvásárhelyn kaj en 1802 oni malfermis ĝin por la publiko. La elspezojn li kovris el siaj bienenspezoj. La administradon Teleki konfidis al la reformita eklezio. La katalogon de la biblioteko li eldonis en Vieno en kvar volumoj inter 1796 kaj 1818. Ĝis 1913 ĝi estis en propraĵo de familio Teleki, kiam la samnoma pranepo de la fondanto lokigis ĝin sub la administradon de la Ministerio por Religio kaj Publikedukado fariginte la bibliotekon publikinstitucio. La kolektaĵo tiam jam havis 70 000 volumojn. En jaro 1955 translokigis en tiun konstruaĵon ankaŭ la grandan bibliotekon de la reformita kolegio de Târgu Mureș kaj tiel ricevis la nomon Biblioteko Teleki-Bolyai. En 2001 la kolektaĵo havis ĉirkaŭ 200 000 volumojn. Ĝi funkcias kiel sekcio de la biblioteko de Distrikto Mureș.

Bibliografio redakti