Miĥa estas libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas parto de la Libro de la 12 Profetoj, la t. n. Malgrandaj Profetoj.

מִיכָה
sankta libro • libro de la Biblio
Aŭtoroj
Aŭtoro Miĥa
Lingvoj
Eldonado
Ĝenro Profetaj Libroj
vdr
Hebrea biblio
Judisma portalo
vdr

Nomo redakti

La libro nomiĝas

  • en la hebrea: מיכה
  • en la greka Septuaginto (LXX): ΜΙΧΑΙΑΣ
  • en la latina Nova Vulgato: Prophetia Michæ

Ĝi nomiĝas tia, ĉar ĝi entenas vortojn de la profeto Miĥa.

Enhavo kaj strukturo redakti

Jen ebla dispozicio: [1]

  • Titolo (Miĥ 1,1)
  • Minacaj paroladoj (Miĥ 1,2 - 3,12)
  • Sanktaj promesoj (Miĥ 4 - 5)
  • Pluaj minacaj paroladoj (Miĥ 6,1 - 7,7)
  • Novaj sanktaj promesoj (Miĥ 7,8-20)

Notoj redakti

  1. La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
    IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
    Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.