Libro de Naĥum

unu el la 12 minoraj profetaj libroj en la Hebrea Biblio

Naĥum estas libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas parto de la Libro de la 12 Profetoj, la t. n. Malgrandaj Profetoj.

נַחוּם
sankta libro • libro de la Biblio
Aŭtoroj
Aŭtoro Naĥumo
Lingvoj
Eldonado
Ĝenro Profetaj Libroj
vdr
Hebrea biblio
Judisma portalo
vdr

Nomo redakti

La libro nomiĝas

  • en la hebrea: נחום
  • en la greka Septuaginto (LXX): ΝΑΟΥΜ
  • en la latina Nova Vulgato: Prophetia Nahum

Ĝi nomiĝas tia, ĉar ĝi prezentas vortojn de la profeto Naĥum.

Enhavo kaj strukturo redakti

Jen ebla dispozicio: [1]

  • Titolo (Naĥ 1,1)
  • Dio - forta per graco kaj juĝo (Naĥ 1,2-8)
  • La juĝo kontraŭ Nineve (Naĥ 1,9 - 3,19)

Notoj redakti

  1. La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
    IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
    Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.