Libro de la 12 Profetoj

grupo de 12 tekstoj en la Hebrea Biblio (Hoŝea, Joelo, Amoso, Obadja, Jona, Miĥa, Naĥumo, Ĥabakuko, Cefanja, Ĥagajo, Zeĥarja, Malaĥi)

Libro de la 12 Profetoj estas termino por 12 libroj (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĉar tiuj ĉi libroj estas malgrandaj, oni nomis ilin la «malgrandaj profetoj» kontraste al la tri «grandaj» profetoj: Jesaja, Jeremia kaj Jeĥezkel. Oni skribis ilin en unu skribrulaĵon, kiu do estis digna parto de la Sankta Skribo. La sinsekvo de la libroj ne ĉiam estas la sama. Temas pri la libroj de Hoŝea ĝis Malaĥi (vidu la apudan liston). Inter ili Jona ne estas profeta libro, sed novelo kun profeto kiel ĉefrolulo.

תְּרֵי עֲשַׂר
skribita verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
Ĝenro sankta libro
vdr

La kolekto reprezentas plurajn jarcentojn (de la 8-a ĝis eble la 3-a) kaj pro tio ĝi havas grandan valoron por la historio de teologio, pieco kaj kutimoj en Izrael.