Libro de la Jubileoj

antikva juda religia verko

Libro de la jubileoj, aŭ “Malgranda Genezo” estas teksto de la juda-kristana tradicio akceptita kanona nur ĉe la kristana Kopta Eklezio, kaj apokrifa ĉe ceteraj kristanaj eklezioj, krom ĉe judoj. Estas opinio, ĉe fakuloj, ke la origina teksto naskiĝis hebrelingva en la fintempo de la 2a jc antaŭ Kristo, verkita eble de homo kiu persone rekte spertis grandpartojn de la tragikaj eventoj kiuj markis tiun jarcenton de la makabeaj luktoj ĝis la detruon de la urbo Siĉem.

La libro parafrazas la laŭbiblian historion de la mondo ek de la kreado ĝis la Eliro, nome la eliro de la hebreoj el Egiptujo, ĝin dividante laŭ jubileoj (periodoj je 49 jaroj).

Enhavo redakti

La serio da eventoj rakontataj etendiĝas de Genezo 1 ĝis Eliro 12. Unuopa jubileo estas dividita laŭ sep sepoj da jaroj. La modlado de la tempo laŭ tiu kalendaro kopianta siavice tiun uzitan en la tiutempa Palestino, indikas la normigan karakteron tipan de la agado halakaha (laŭvoja). La instituiĝo de kalendaro garantiadis datojn precizajn, kaj devis reaserti la unikecon de Izraelo inter la aliaj popoloj kia popolo de la Interligo.

Malgranda Genezo redakti

Tiu verko estas ankaŭ konata kiel “Malgranda Genezo” ĉar parafrazas ties rakontaĵojn, kun apokrifaj enmetaĵoj koncernantaj iujn epizodojn. Gravaj, tamen, kaj, foje, kuriozaj, estas la informoj kaj elturniĝoj per kiuj oni provas ekspliki la originojn de la ritaj preskriboj kaj juraj moroj vivitaj en la tempo de la aŭtoro. La verko atribuas la plej antikvajn al Mosea Leĝo (kun apartaj revelacioj de la anĝeloj en la Monto Sinaja) kaj grandparton de la juraj priskriboj al Levidoj: subtenas, fakte, ke la genezaj patriarkoj jam praktikis la leĝojn kaj la judajn festojn, kiel la feston de Sukoto aŭ de la Kabanoj, kiu reale estis establita en epoko pli malfrua. Tia atribuo, antikva kaj patriarka, utilis por aŭreologi per pli da sakraleco la feston mem. Saman procedon iam jam oni uzis rilate la Gn 2,2-3, nome rilate la Sabaton (tipa hebrea festo): oni kredigis ke, la origino de la festo estis ordono de Dio ĉar li ripozintus en tiu sepa tago. Tiel, en la Libro de Jubileoj estas menciata unuafoje la surtabligo de vino en la hebrea paska manĝo.

Redakto redakti

En ĝia definitiva formo, la libro de la Jubileoj estis finverkita eble ĉirkaŭ la jaro 100 a.K., sed laŭ kelkaj fakuloj eĉ antaŭe; tamen ĝi igas siaj plej antikvajn ĉi-temajn rakontojn. La rigida libra konservativismo pensigis, ĉe kelkaj, ke la aŭtoro (aŭ aŭtoroj) povis esti homoj el la farisea tendenco. Ĝi estis estimita kaj disvastigita de la Hasmoneoj ĉar ĝi taŭgis kun ties politiko.

La libro estis konservita integra nur en iu etiopia traduko ĉar ĝi alkakuliĝis kanona kun la libro de Libro de Ĥanoĥ en la kopta biblio. De la hebrea kaj greka versioj konserviĝas nur kelkaj fragmentoj. La libro de la Jubileoj ne troviĝas en la Septuaginto. Laŭ la unuaj jarcentoj iuj ekleziaj kaj kristanaj verkistoj sin servis je tiu libro por establi katekezon, eble kelkaj frazoj estis paŭsitaj jam en la Nova Testamento, sed fine venkis la opinio ke ĝi estas komento literatura kaj ne libro diinspirita.

Por bremsi ĝian disvastigon, ĉar ne kanona, episkopo pelis la imperiestron Konstantenon malpermesi la libron.

La libro de Jubileoj kaj Esenoj redakti

La zorgo impregninta je religia konservatismo la libron kaj la sekta izolismo en la fidindeco al YHWH (Javeo) pelis Esenoidojn de Qumran kulti la libron kaj mediti laŭ ties sugestoj. Ĝin oni trovas, fakte, citita en la “Dokumento de Damasko”, en unu, do, el iliaj plej elstaraj verkoj; krome, pluraj fragmentoj de la origina hebrea versio estis trovitaj en la biblioteko malkovrita en Qumran (v. Manuskriptoj nebibliaj de Qumran).

Artikoloj utilaj redakti

Bibliografio redakti

  • La Bible. Écrits intestamentaires. Bibliothèque de la Pléiade, Gallimard, 1987.
  • A.-M. Denis, Introduction à la littérature religieuse judéo-hellénistique, Brepols, 2000, Vol.I, ch. 9, p.349-403
  • James C. Vanderkam, The Book of Jubilees, Sheffield Academic Press, 2001 * Michel Testuz Les idées religieuses des Jubilés, Revue de l'histoire des religions, 1960, analyse bibliographique
  • August Dillmann, and Hermann Rönsch. Das Buch der Jubiläen; oder, Die kleine Genesis. Leipzig: 1874.
  • August Dillmann. "Mashafa kufale sive Liber Jubilaeorum... aethiopice". Kiel, and London: Van Maack, Williams &Norgate, 1859.

Eksteraj ligiloj redakti