Lichkov estas vilaĝo en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, situanta unu kilometro de Pollando, proksime al ĉeĥa-pola limpasejo Lichkov - Międzylesie. Tra la vilaĝo kondukas fervoja linio de Letohrad al Pollando, sed la fervoja linio kondukas ankaŭ al Hanušovice. Vivas ĉi tie 488 loĝantoj (2023).

Lichkov
germane Lichtenau
municipo
Vido al Lichkov
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Lichkov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Králíky
Historia regiono Bohemio
Montaro Orlica montaro
Rivero Tichá Orlice
Situo Lichkov
 - alteco 528 m s. m.
 - koordinatoj 50° 05′ 27″ N 16° 40′ 03″ O / 50.09083 °N, 16.66750 °O / 50.09083; 16.66750 (mapo)
Katastro 9,13 km² (913 ha) Lichkov
Loĝantaro 488 (2023)
Denseco 53,45 loĝ./km²
Unua skribmencio 1577
Vilaĝestro Zdeněk Brůna
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 68
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580571
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Lichkov
Retpaĝo: www.lichkov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Králíky, Těchonín kaj Mladkov.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 190
18801 323
18901 225
19001 094
19101 041
1921949
JaroLoĝantoj
1930939
1950652
1961691
1970656
1980600
1991579
JaroLoĝantoj
2001562
2014544
2016522
2017517
2018518
2019520
JaroLoĝantoj
2020529
2021491
2022508
2023488

Memorindaĵoj redakti

Preĝejo redakti

En centro de la vilaĝo estas pseŭdorenesanca preĝejo de Sankta Jozefo konstruita en la fino de 19-a jarcenco. Ĝi estas ununava oblonga kun prisma turo. En presbiterejo ĝi estas barele volbita, la navo havas platan plafonon.

La ekipaĵo estas samtempa, sur dekstra flanka altaro estas valora baroka statuo de Sankta Johano Nepomuka.

Statuoj redakti

  • Antaŭ la preĝejo estas ŝtona statuaro de Kalvario el la jaro 1802.
  • En orienta parto de la vilaĝo, antaŭ la muelejo estas barokaj statuoj de Sankta Johano Nepomuka kaj de Sankta Floriano el la jaro 1733.
  • Ĉe la ŝosea subveturejo de fervojo estas kolono de Sankta Triunuo el la jaro 1785.

Muzeo redakti

 
Vido al dekstra flanko de objekto K S-32 "Na růžku"

Muzeo en Lichkov troviĝas ĉe okcidenta rando de la vilaĝo. Areo de la muzeo estas bone trovebla laŭ karakteriza silueto de blenda kloŝo sur infanteria fuorto K-S-32 "Na růžku", kiu estis parto de linio de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj, konstruitaj inter la jaroj 19351938, en kiu la muzeo troviĝas. Nuntempe ĝi prezentas ekspoziciojn:

  • Historio de ĉeĥoslovaka fortikaĵsistemo
  • Historio de Ĉeĥoslovaka armeo
  • Ĉeĥaj soldatoj en okcidenta kaj orienta frontoj

Literaturo redakti

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Rilataj temoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti