Liebenstein

komunumo en Turingio, Germanio

Liebenstein estas komunumo en Germanio kaj ekde 2019 kvartalo de Landgemeinde Geratal. Ĝi troviĝas en la distrikto Ilm de la federacia lando Turingio, kaj krome estis parto de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Oberes Geratal. Fine de la jaro 2017 loĝis tie ĉi 371 homoj.

Liebenstein
Blazono
Liebenstein (Germanio)
Liebenstein (Germanio)
DEC

Map

komunumo en Germanio • komunumoparto en Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Ilm
Komunumaro Landgemeinde Geratal
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 036207
Poŝtkodo 99330
Aŭtomobila kodo IK
Oficiala Municipokodo 16070033
Politiko
Komunumestro Reinhard Dzillak
Partio de komunumestro CDU
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 46′ N, 10° 51′ O (mapo)50.76888888888910.854166666667Koordinatoj: 50° 46′ N, 10° 51′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 365 m
Areo 12,24 km²
Oficiala retejo http://www.oberes-geratal.de/Liebenstein/liebenstein.htm
vdr

Historio redakti

La nomo etimologie venas de Loiba kio signifas montan arbaron, kaj Stein sinomimo por kastelo: tio tipis por franoniaj lokoj. Alia ekspliko estas la leono en la blazonoj de la Kevernburgoj. Tre frua rempara burgo de sur la t.n. Sveda defendejo jam antaŭ 2500 jaroj faritis. En Liebenstein koncerne setladon ekzistis du centroj, la nuna supra vilaĝo kaj dua ĉemontopiede. Tiu ĉi evoluis el bieno kiu menciitis ekde 1363 regule.

La turingiaj dukoj bezonis burgon kontraŭ la invado de la soraboj. La unua mencio de la komunumo estis en 1303. En 1434 alvenis posendontece la senjoroj de Witzleben danke al ŝanĝo. En 1545 faritis komforta loĝejero enburga. En 1746 la burgo kaj la samtribunaldistriktaj komunumoj Liebenstein, Frankenhain kaj Rippersroda al la duka-virtemberga ŝtata ministro Heinrich Günther Reinhard von Röder zu Geschwenda.[1] La suverenado super la witzleben-aj tribunaloj venis en 1640 al la Duklando Saksio-Gotao-Altenburg kaj en 1826 al la Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao. Ekde 1920 ĝi estas turingia. En 1884 la konstruo de la fervojlinio inter Neudietendorf kaj Ritschenhausen finiĝis. En 1894 aldonitis dua relo kaj en 1939 konstruitis akva centro en kunteksto kun la Lütsche-akvobaraĵo (1935–1938).

Dum la Unua mondmilito falis 31, en la Dua mondmilito 59 soldatoj (inter kiuj kelkaj perdiĝintoj). En 1944 kraŝis en la medio usona bombaviadilo; unu piloto postvivis tion. En marto 1945 sur Hohenberg-monto akcidentegis aviadilo milita de Wehrmacht. Nokte inter la 10-a kaj 11-a de aprilo artileria pafado okazis en Liebenstein kaj kelkaj domoj damaĝitis (i.a. ankaŭ la kirkoturo). Ankaŭ la fervojaĵoj ne restis maldifektitaj. Liberigis la vilaĝanojn la usona armeo en la 11-a de aprilo.

En 1955 malsupre de Burgo Liebenstein faritis scenejo liberaera. En 1956 fonditis la kolĥozo LPG Neue Zeit. Ege naŭza estis la malodoro el la staloj de sur Hahnwiesen. Dum la 1970-aj jaroj oni starigis regionhistorian muzeeton kiun novigis en 2001 la societo "Heimatverein Liebenstein e.V." Tergasretkonekto faritis en 1992. En 1995 nova premujo por la akvoprovizado aranĝitis.

Ekaparteno al Distrikto Ilm estis en 1994. Inter 1993 kaj 2018 Liebenstein estis parto de Verwaltungsgemeinschaft Oberes Geratal. Post ties nuligo estas Liebenstein parto de Landgemeinde Geratal (ekde la 1.1.2019).[2]

En 1999 entreprenitis profundaj ruino-renovigoj.

Vidindaĵoj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti