Ligia KRAJEWSKA (naskiĝis la 12-an de februaro 1949 en Usza Mała) estas pola municipa kaj socia aktivulino kaj politikistino, en la jaroj 20062011 Vicprezidantino de la Ĉefurba Konsilantaro de Varsovio, pola parlamentanino en Sejmo de la jaro 2011 kaj la vicprezidantino de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) ([1]).

Ligia Krajewska
Persona informo
Ligia Krajewska
Naskiĝo 12-an de februaro 1949 (1949-02-12) (75-jaraĝa)
en Usza Mała
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de Varsovio vd
Partio Civitana Platformo
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Varsovio vd
Dum 8-a de novembro 2011
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ligia Krajewska, parlamentanino de Pola Sejmo kaj vicprezidantino de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE), 2012

Biografio redakti

En la jaro 1974 ŝi finis studadon en la Instituto de Socia Profilaktiko kaj Resociado de la Universitato en Varsovio, sekve ŝi finis la postdiplomajn studojn pri pedagogiko kaj psikologio. Poste ŝi laŭprofesie laboris i.a. en psiko-pedadogiaj kaj klerigaj centroj kaj en la publika administrado.

De la jaro 1980 ŝi estis anino de la Sindikato Solidareco. En la jaro 1989 ŝi kunorganizis la lokan Civitanan Komitaton de Solidareco en Varsovio-Wesoła. En la jaroj 1990 - 1999 ŝi estis konsilantino en Varsovio kaj anino de la Urba Estraro. En la jaro 1989 ŝi estis inter la kunfondintoj de la Fondaĵo de Socia Lernejo. Tiu organizaĵo kreis la unuan Socian Elementan Lernejon en Varsovio-Wesoła, kaj en ĝi ŝi estis Direktorino. En la jaro 1991 ŝi esti unu el la kreintoj de la landa Forumo de la Nepublika Klerigado kaj gvidis ĝin dum 10 jaroj. De la jaro 1999 ĝis 2002 ŝi estis anino de la konsult-konsilantaro ĉe Ministro pri Edukado, dum la jaroj 19992002 ŝi estis sekretario de kontrol-konsilantaro de la Pola Inform-Agentejo.

En la jaro 1992 ŝi aliĝis al Konservativa Partio kaj en la jaro 1997 al la Popol-Konservativa Partio. De la jaro 2001 aktivas en Civitana Platformo[2]. En la municipaj balotoj en la jaro 2006 ŝi estis elektita al la Ĉefurba Konsilantaro de Varsovio de Civitana Platformo same en la sekvontaj balotoj en la jaro 2010.

En la jaro 2007 oni elektis ŝin Vicprezidanto de la Konsilantaro de Komunumoj kaj Regionoj de Eŭropo (CEMR)[3]. De tiu jaro ŝi estas la Estro de la Politik-Kabineto en la Ministerio pri Edukado.

Dum la balotoj al la Pola Parlamento en la jaro 2011 de la balot-listo de Civitana Platformo ŝi ricevis 3.590 balotvoĉojn kaj ekestis parlamentanino en la varsovia balot-regiono n-ro 19.

Dum la balotoj al la Pola Parlamento en la jaro 2015 (al Pola Sejmo) ŝi estas kandidatino de la balot-listo de Civitana Platformo en la balot-regiono en Varsovio.

Distingoj redakti

Distingita per la Ora Merita Kruco (2011)[4].

Esperanto redakti

 

De la 12-a de decembro 2012 ŝi ekestas Vicprezidantino de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) en polaj Sejmo kaj Senato ([5]), la Prezidanto de la Grupo tiam estis elektita senatano Edmund Wittbrodt. La 17-an de oktobro 2012 ŝi kunfondis la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) kaj ankaŭ partoprenis en la Esperanto-konferenco en Pola Senato kaj en la inaŭguro de la E-ekspozicio "125-jaroj de Esperanto" organizitan de la Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto kune kun la japana Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi[6]. Al la PGAE apartenas i.a. Vic-Prezidanto de Pola Senato Jan Wyrowiński, Vic-Prezidantino de Pola Senato Grażyna Sztark, Ĉef-ministro de Pola Registaro Włodzimierz Cimoszewicz, senatanoj: Roman Zaborowski, Andrzej Grzyb, Mieczysław Augustyn, Kazimierz Kleina, Stanisław Jurcewicz, Jan Maria Jackowski, Sławomir Preiss, tri aliaj geparlamentanoj de Pola Sejmo: Teresa Hoppe, universitata profesoro, poligloto kaj esperantisto Tadeusz Iwiński, alia poligloto kaj esperantisto d-ro Robert Biedroń... kaj pluraj aliaj. Jen ligilo al la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE): [7] (en la pola).

Vidu redakti

Notoj redakti

Referencoj redakti

  1. https://www.salon24.pl/u/fromage/510877,parlamentarny-zespol-wspierania-jezyka-esperanto
  2. Cytuj stronę|url=http://www.mamprawowiedziec.pl/k2011-kan[rompita ligilo]dydat/3050|tytuł=Kandydaci[rompita ligilo] 2011 – wybory do sejmu i senatu. Ligia Krajewska|opublikowany=mamprawowiedziec.pl|data dostępu=2011-11-27
  3. Cytuj stronę|url=http://www.ccre.org/en/actualites Arkivigite je 2013-05-10 per la retarkivo Wayback Machine/view/1209|tytuł=CEMR policy committee renew political mandates – Michael Häupl re-elected president|opublikowany=ccre.org|data=6 grudnia 2007|data dostępu=2011-10-14|język=en
  4. Monitor Polski|rok=2011|numer=64|pozycja=622
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-01-26. Alirita 2016-01-16.
  6. Esperanto en la Pollanda Senato (esperante) (HTML). La Balta Ondo. Alirita 2013-04-21.
  7. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-07-01. Alirita 2013-04-21.