Lignaĵisto estas sperta metiisto, kiu elfaras meblojn kaj aliaj aĵojn el ligno, ekzemple lignajn manĝilarojn (telerojn, bovlojn, kulerojn...), fenestrojnpordojn. Lignaĵisto, kiu specialiĝas ekskluzive pri mebloj, nomiĝas meblisto. Kontraste al tiuj relative fajnaj prilaboroj de ligno, ĉarpentisto estas metiisto kiu krude prilaboras lignopecojn en dikajn trabojn, kaj kunmetas tiujn trabojn por starigi la fortigigan internan parton de konstruaĵo (aŭ en modernaj brikaj aŭ betonaj domoj, almenaŭ la fortikigan parton de tegmento). Same kontraste, artisto, kiu kreas artajn skulptaĵojn el ligno, nomiĝas lignoskulptisto.

Ĉar la plejmulto el la scioj, kiuj necesas por iĝi lignaĵisto, lernatas per ekzerco kaj akiro de praktika sperto, la profesio estas relative facile majstrebla. La leĝaj priskriboj, kiuj spertoj kaj scioj necesas por iĝi aprobita lignaĵisto, tial tre varias de lando al lando.

ligna statuo en Kėdainiai (Litovio) bildigas la ĉarpentiston kaj lignaĵiston Jozefo kaj sian filon kaj metilernanton Jesuo

La eble plej konata ĉarpentisto kaj lignaĵisto de la monda literaturo estas (el la Nova Testamento de la Biblio) la kristana sanktulo Jozefo, kiu instruis la metion al sia filo Jesuo Kristo.

Historio redakti

Teĥnikoj redakti

  • juntado
    • per foldo kaj lango
    • per tenono kaj mortezo
    • per plurdenta junto
    • per hirundvosta junto

Iloj de lignaĵisto redakti