Lignerolle

komunumo de Svislando

Lignerolle estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso de Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 385 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Lignerolle
Blazono de Lignerolle
Vilaĝocentro kun preĝejo
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 44′ 24″ N 6° 27′ 22″ O / 46.74000 °N, 6.45611 °O / 46.74000; 6.45611 (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 24″ N 6° 27′ 22″ O / 46.74000 °N, 6.45611 °O / 46.74000; 6.45611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 385
Areo 10,62 km²
Alteco 760 m super marnivelo
Poŝtkodo 1357
Komunumkodo 5755
Mapo de Lignerolle
vdr

Geografio redakti

Lignerolle situas sur la suda deklivo de la ĵurasa montoĉeno Suchet. En sudokcidento la komunuma teritorio entendiĝas ĝis al la horda bordo de la rivero Orbe. La komunuma teritorio havas areon de 10,62 km², de kiuj 47% estas kovritaj de arbaro, 49% servas por agrikulturo kaj 4% por setlado. La altejo Bel Coster estas kun alteco de 1415 m s.m. la plej alta punkto de la komunumo. Al la komunumo apartenas ankaŭ la setlejo La Bessonne sur alteco de 1090 m s.m.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Lignerolle limas en nordoriento al L'Abergement, en sudoriento kaj sudo al Les Clées, en sudokcidento al Ballaigues, kaj en nordokcidento al Jougne en Francio.

Trafiko redakti

En la sudo de la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A9, al kiu la plej proksimaj alveturejoj de Lignerolle situas oriente en Les Clées kaj sude en Ballaigues. Tra la vilaĝo mem pasas la kantona ĉefvojo n-ro 132 de Orbe al Vallorbe, sur kiu vojo cirkulas poŝtaŭtolinio, per kiu Lignerolle estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Lignerolle datiĝas el la jaro 1160 kiel Lineroles. Dum mezepoko Lignerolle apartenis al la Senjorujo Les Clées. Post la konkero de la Senjorujo kaj la detruo de la urbo Les Clées fare de la Svisa Ĵurkomunumo ek de la jaro 1536 Lignerolle apartenis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 al la voktejo Yverdon. De 1798 ĝis 2006 Ligenrolle apartenis al la distrikto Orbe, kiu en la jaro 1803 estis integrita al la tiam fondita Kantono Vaŭdo, kaj ek de la 1-a de januaro 2007 al la nova distrikto Vaŭda Nordĵuraso. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti