Lignolando Turingia

Lignolando turingia (germane Thüringer Holzland) estas belega ripozumregiono en la centro orienta de Turingio, Germanio.

Lignolando Turingia
Regiono
Tipa pado en Holzland, konkrete ĉe Zeitzgrund
Tipa pado en Holzland, konkrete ĉe Zeitzgrund
Tipa pado en Holzland, konkrete ĉe Zeitzgrund

LandoGermanio
- koordinatoj50° 55′ 37″ N, 11° 49′ 55″ O (mapo)50.926911.8319Koordinatoj: 50° 55′ 37″ N, 11° 49′ 55″ O (mapo)


Lignolando Turingia (Turingio)
Lignolando Turingia (Turingio)
DEC

Map
Lignolando Turingia
vdr

Situo redakti

La turingia Holzland kuŝas ene de triangulo formita fare de la urboj Hermsdorf, Eisenberg kaj Stadtroda kaj inter la riveroj Saale, Blanka Elster kaj Orla-malaltaĵo. Ĝi konsistis el la sekvaj 8 vilaĝoj: Bad Klosterlausnitz, Hermsdorf, Oberndorf, Reichenbach, Schleifreisen, St. Gangloff, Tautenhain kaj Weißenborn.

Priskribo kaj historio redakti

La kialo de la ampleksaj arbaroj de tiu pejzaĝo estas siaj sufiĉe malfekundaj grundoj, kiuj estis formitaj de la grejsoj de Bunte-formacio kiuj konsistigas la areon. Kiel rezulto, Holzland estas de limigita uzo por agrikulturo.

La riĉa lignoindustrio de la areo naskis tipajn okupojn, kiel ekzemple ŝtupetarproduktantojn (Leitermacher), forĝistojn (Peckschmied), kuvfaristo (Muldenhauer) ktp. Tial tiu-ĉi areo ankaŭ estas nomata Leiterland ("ŝtupetaro-tero"). En la malfrua 19-a jarcento, la porcelanindustrio gravis (la industrio estis bazita en Hermsdorf; hejmporcelanaĵoj aparte koncentriĝis je Reichenbach). Post 1989 ekzistis granda nombro da kromproduktoj de la Hermsdorf-ceramikaj verkoj (KWH) (ekde 1990 Tridelta A.K.) kaj pluraj noventreprenoj de firmaoj en la sektoroj de ceramiko, mikroelektroniko, mikromaŝinaro, pulvormetalurgio kaj servoindustrioj, ktp.

Dum multaj jaroj Holzland ankaŭ estis ŝatata feriumlando de la orientaj turingianoj (sed ne nur). Dum varma vetero, turistoj migras volonte en ofte grandaj grupoj tra Zeitzgrund-valeto aŭ la fama Muelejvalo ajzenberga. La muelejoj estis plejparte alikonstruitaj je restoracioj kaj padoj estis plejparte plibonigitaj.

La fervoja linio inter Vajmaro, Jena kaj Gera (tra Stadtroda, Hermsdorf kaj Klosterlausnitz) estas nomita, laŭ tiu ĉi regiono, Lignoland-fervojo (Holzlandbahn).

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 50°55′37″N 11°49′55″E 50.92694°N 11.83194°E 50.92694; 11.83194