Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj

grupo por GLAT (gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj, kaj transgenruloj) en Esperantujo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj (LSG) estas komunuma kaj aktiveca grupo por GLAT (gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj, kaj transgenruloj) en Esperantujo.

Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj
esperanto-organizaĵo
Komenco 1977 vd
Agareo

GLAT

Fondinto(j) Peter Danning vd
Ĉefestro(j) Randy Dean vd
Lingvoj

Esperanto

Retejo Oficiala retejo
vdr
Arnold Victor kaj Rolf Karbisto, iamaj prezidanto kaj sekretario-kasisto de LSG respektive.

LSG estis fondita de Peter Danning en 1977 kaj ĝi estas la plej malnova internacia GLAT-organizo. Ekde 1990 ĝi havas kunlaboran kontrakton kun Universala Esperanto-Asocio.

LSG ekde marto 1978 eldonas la bultenon Forumo, krome ankaŭ organizas loĝigan servon kaj okazigas aranĝojn ĉirkaŭ Esperanto-kongresoj. La nuna prezidanto estas John Dumas, elektita en la 107-a Universala Kongreso en Montrealo.

Celoj redakti

La grupo havas la jenajn celojn:

  1. Krei internacian solidarecon kaj kunlaboron inter siaj membroj, tiel ankaŭ subtenante ilian agadon por la disvastigo de Esperanto kaj por la plena integriĝo de gejeco en la socio.
  2. Labori por forigo de lingva diskriminacio, informante pri la lingvo-problemo kaj ĝia solvo per Esperanto en gejaj medioj.
  3. Labori por forigo de kontraŭgeja diskriminacio, informante pri la signifo, valoro kaj problemoj de gejeco en la Esperantaj medioj.

Nuna estraro redakti

Post longa periodo de neaktiveco, kadre de la 107-a Universala Kongreso en Montrealo, la Ligo de Samseksemaj Geesperantistoj (LSG) sukcese elektis novan estraron. Proksimume 50 homoj ĉeestis la kunsidon, kaj post vigla diskuto, sinproponoj, kaj voĉdonado, nova estraro estis elektita. [1]

  • John Dumas (KN 314), prezidanto
  • Susanne Roy (KN 76), vicprezidanto
  • Jeremy Bass (KN 168), kasisto
  • Harley Zukowski (KN 375), sekretario
  • Gilles Philippe Morin (KN 365), redaktoro
  • Andrew Mathis (KN 258), retejmajstro
  • kaj Martin Benoit (KN 450) kaj Didier Loison (KN 459), senofichavantaj estraranoj

Referencoj redakti

  1. Kongresa sciulo: https://uea.org/pdf/uk2022/Kongresa_Sciulo_6.pdf paĝo 3. La 12-an de aŭgusto 2022.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti