Ligo de Usonaj Verkistoj

La Ligo de Usonaj Verkistoj aŭ en usonangla League of American Writers estis asocio de usonaj romanistoj, dramaturgoj, poetoj, ĵurnalistoj, kaj literaturaj kritikistoj lanĉita de la Komunisma Partio de Usono (CPUSA) en 1935. Tiu grupo inkludis membrojn de la Komunisma Partio, kaj tiele nomitaj "vojkunuloj" kiuj deproksime sekvis la politikan linion de la Komunisma Partio sen esti formale partimembroj, same kiel individuojn simpatiajn al specifaj politikoj proponitaj de la organizaĵo.

Ligo de Usonaj Verkistoj
Komenco 1935 vd
Lando(j) Usono vd
vdr

La politikaj celoj de la Ligo ŝanĝis laŭlonge de la tempo kongruek un la ŝanĝanta partilinio de la CPUSA. Komencinta kiel kontraŭfaŝisma organizaĵo en 1935, la Ligo turniĝis al kontraŭmilita sinteno sekve al la subskribo de la Pakto Ribbentrop-Molotov de 1939 kaj al promilita sinteno post la germana invado de Sovetunio okazinta en Junio 1941. La organizaĵo elstaris en la defendo de la respublika Hispanio dum la Hispana Enlanda Milito kaj por havigo de financa kaj morala subteno al bezonantaj verkistoj kaj en Usono kaj internacie.

La organizaĵo estis nuligita en Januaro 1943.

Bibliografio redakti

  • Franklin Folsom, Days of Anger, Days of Hope: A Memoir of the League of American Writers, 1937-1942. Niwot, CO: University Press of Colorado, 1994.
  • Henry Hart (eld.), The American Writer's Congress. New York: International Publishers, 1935.

Eksteraj ligiloj redakti