LikankaburLikankaburo, Licancabur en la hispana, estas stratovulkano ĉe la limo inter Bolivio kaj Ĉilio, sude de la vulkano Sairecabur kaj okcidente de Juriques. Parto de Anda Centra Vulkana Zono, ĝi havas elstaran, 5 916 m altan konuson. La 400 m pinta kratero enhavanta la lagon Licancabur, nome kratera lago kiu estas inter la plej altaj lagoj en la mondo, estas ĉapo de la vulkano. Tri eroj de lafofluaĵoj eliras el la vulkano, kiu formiĝis sur ignimbrito el la Plejstoceno.

Likankabur
stratovulkano
supermara alteco

5 920 m

Geografia situo 22° 50′ S, 67° 53′ U (mapo)-22.833611111111-67.882777777778Koordinatoj: 22° 50′ S, 67° 53′ U (mapo) f4
Likankabur (Bolivio)
Likankabur (Bolivio)
DEC
Likankabur
Likankabur
Situo de Likankabur
Likankabur (Ĉilio)
Likankabur (Ĉilio)
DEC
Likankabur
Likankabur
Situo de Likankabur
Map
Likankabur
vdr
Pinto de Likankaburo.

Likankaburo estis aktiva dum la Holoceno, post la glaciepokoj. Kvankam oni ne konas historiajn erupciojn de tiu vulkano, lafofluaĵoj etendaj al Laguna Verde estis datitaj el 13,240 ± 100 antaŭ nuno. La vulkano dekomence erupciis andeziton, kun malgrandaj kvantoj de dacito kaj bazalta andezito.

Ties klimato estas malvarma, seka kaj tre suneca, kun altaj niveloj de ultraviola radiado.[1] Likankabur ne estas kovrita de glaĉeroj, kaj la vegetaĵaro kia remburplantoj kaj arbustoj troviĝas malalte en siaj deklivoj. Iam oni ĉasis ĉinĉilojn en la vulkano.

Likankabur estas konsiderata religia monto fare de la Atakamena popolo, rilate al la monteto Cerro Quimal en norda Ĉilio. Oni trovis arkeologiajn lokojn en ties deklivoj kaj en la pintokratero, kiuo povus esti prahistoria gvatoturo.

22° 50′ 01″ S 67° 52′ 58″ U / 22.83361 °S, 67.88278 °U / -22.83361; -67.88278 (mapo)

Referencoj redakti

  1. Cabrol, N. A.; Feister, U; Häder, D-P; Piazena, H; Grin, EA; Klein, A (2014). "Record solar UV irradiance in the tropical Andes.". Frontiers in Environmental Science. 2 (19): 6. doi:10.3389/fenvs.2014.00019.