Like a Rolling Stone

"Like a Rolling Stone" (Kiel rulŝtono) estas kanto (1965) de la usona kantaŭtoro Bob Dylan. Ĝiaj konfliktaj temoj originis el vasta versaro de Dylan verkita en junio 1965, kiam li revenis elĉerpita post streĉa vojaĝo al Anglio. Dylan distilis tiun skizon en kvar strofoj kaj refreno. "Like a Rolling Stone" estis registrita kelkajn semajnojn poste kiel parto de la sesioj por la venonta albumo Highway 61 Revisited.