Lili Elbe

la unua persono kiu estis operaciita de viro al virino

Lili ELBE (1882 - 1931) estis la unua transvirino kiu estis operaciita. Ŝi naskiĝis kiel viro en Danio kiel Einar Mogens Wegener. Estante sukcesa artisto, post la unuaj operacioj 1930 ŝi formale alprenis la nomon Lili Elbe, kvankam jam antaŭe en la 1920-aj jaroj Einar prezentis kaj vestis sin kiel virino.

Lili Elbe
en 1926, 43-jaraĝa
en 1926, 43-jaraĝa
Persona informo
Naskonomo Einar Magnus Andreas Wegener
Naskiĝo 28-an de decembro 1882 (1882-12-28)
en Vejle,  Danio
Morto 13-an de septembro 1931 (1931-09-13) (48-jaraĝa)
en Dresdeno,  Vajmara Respubliko
Mortokialo komplikaĵo
Tombo tombejo Trinitatis en Dresdeno
Lingvoj dana
Ŝtataneco Reĝlando Danio
Alma mater Reĝa Dana Akademio de Arto
Familio
Edz(in)o Gerda Wegener
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Einar kaj Gerda redakti

Einar konatiĝis kun Gerda Gottlieb, poste Gerda Wegener, ĉe la Kopenhaga Artista Akademio kaj ili geedziĝis en 1904. Einar kaj Gerda laboris kiel ilustriistoj, Einar specialiĝis pri pejzaĝa pentrado. Ili travojaĝis Italion kaj Francion kaj setlis en Parizo en 1912, kie Einar/Lili jam malferme montris sin kiel virino kaj Gerda kiel aktiva lesbiano.

Lili redakti

Lili Elbe "naskiĝis" post kiam Gerda petis ŝin vestiĝi en virinaj vestoj por modeli ilin. Einar sentis sin komforta en tiu stato. En ĉ. 1913 malkaŝiĝis por la publiko, ke la inspira modelo estis fakte Einar.

Post tio, Einar prezentis, vestis sin kiel virino en la 1920-aj kaj 30-aj jaroj kaj gastigis en sia domo kiel Lili Elbe.

Einar/Lili vojaĝis en 1930 al Germanio por operaciumado. La unua operacio forigis la testikojn, la dua de majo 1930 la penison kaj oni samtempe transplantis ovariojn de 26-jara virino. La 3-a kaj 4-a operacioj forigis la ovariojn. La 5-a operacio transplantis al ŝi uteron de virino. Ŝi mortis tri monatojn poste pro imuneca komplikaĵoj de la lasta operacio. Ŝi estas entombigita en Dresdeno.

Eksteraj ligiloj redakti