Lili Marleen estas kanto, de kiu la teksto en 1915 estis verkita de la germana soldato Hans Leip. La teksto deriviĝis de la poemo Das Lied eines jungen Soldaten auf der Wacht (La kanto de juna soldato dum la gardodeĵoro). La kanto atingis grandan furoron kiam ĝi en 1942 reeldoniĝis. Sufiĉe stranga estas ke ĝi tre populariĝis kaj en Germanio kaj inter la aliancanoj. Ekde tiam ĝi estas multfoje reeldonita, inter aliaj de Marlene Dietrich kaj Lale Andersen.

Statuo sur Langeoog de Lale Andersen, kiu laŭ la mondfama kanto "Lili Marleen" kiun ŝi kantis, apogas kontraŭ fosto de stratolampo kiel Lili Marleen en la kanto.

La tekston ne eblas ĉi tie aperigi: la verkisto Hans Leip mortis nur en 1983 kaj la teksto mem tial estos sub kopirajto ĝis la jaro 2043. Tamen ĝi legeblas per la suba, multlingva ekstera ligilo, kaj pluraj historiaj filmaj versioj de kantoprezentoj, precipe de la kantistinoj Marlene Dietrich kaj Lale Andersen ankaŭ videblas en Jutubo.

Eksteraj ligiloj redakti

 
monumento pri la fikcia knabino Lili kaj sia soldata amiko en Munster, Malsupra Saksio