Lili Ország
Lili Ország [orsAg], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ország Lili estis hungara pentristo, ilustristo. Ŝia origina familia nomo estis Oesterreicher ĝis 1948, ŝia geedziĝa nomo estis Majlát Györgyné.
Lili Ország | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Oesterreicher Lili |
Naskiĝo | la 8-an de aŭgusto 1926 en Užhorod (Ĉeĥoslovakio) |
Morto | la 1-an de oktobro 1978 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara • ĉeĥa • slovaka • germana • angla • itala • hebrea |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | pentristo • grafikisto • vidartisto |
Lili Ország [1] naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1926 en Užhorod (Ĉeĥoslovakio) (nuntempa Uĵhorodo en Ukrainio), ŝi mortis la 1-an de oktobro 1978 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Lili Ország devenis el juda familio, ŝi apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Ŝi abiturientis en sia naskiĝurbo en 1944, sed pli frue ekde 1937 ŝi desegnadis. Ŝi akiris diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1950 kaj ŝi edziniĝis. Ŝia ĉefinstruisto estis István Szőnyi, aliaj instruistoj estis Róbert Berény kaj Lajos Szentiványi (pentristo). Post siaj studoj ŝi laboris en Pupteatro (Budapeŝto) 4 jarojn kiel kreinto de pupoj kaj dekoraciisto. Inter 1954 kaj 1960 ŝi ne havis laborejojn, sed ŝi ilustradis librojn. Ekde 1960 ĝismorte ŝi estis dekoraciisto kaj kostumisto en la Pupteatro. Kelkfoje ŝi faris studvojaĝojn al Bulgario, Prago, Italio.
El solaj ekspozicioj redakti
- Klubo Fészek (1957, 1974, 1983)
- Tel-Avivo (1966)
- Budapeŝto (1968, 1977, 1980, 1995, 2003, 2016)
- Hamburgo (1976, 1978)
- Arthalo Budapeŝto (1979)
- Kaposvár (1988)
El kolektivaj ekspozicioj redakti
- Budapeŝto (1947, 1962, 1968, 1982)
- Arthalo Budapeŝto (1957, 1975, 1980, 1998, 2004)
- Szentendre (1967, 1969, 1975)
- Parizo (1970, 1976)
- Berlino (1975)
- Meksikurbo (1977)
- Helsinko (1985)
- Vieno (1995)
- Debrecen (2009)
Elektitaj pentraĵoj redakti
- Baromfiudvar, 1948
- Kislány fal előtt, 1955
- Börtön és oltár, 1959
- Jeruzsálem fala, 1966
- Ikarosz, 1974
- Fekete kép ősi jellel I., 1978