Lilí Zográfu (greke: Λιλή Ζωγράφου; naskiĝinta la 17-an de junio 1922 en Iraklio, mortinta la 2-an de oktobro 1998) estis tre ŝatata greka verkistino kaj ĵurnalistino.

Lili Zografu
Persona informo
Λιλή Ζωγράφου
Naskiĝo 17-an de junio 1922 (1922-06-17)
en Iraklio,  Reĝlando Grekio
Morto 2-an de oktobro 1998 (1998-10-02) (76-jaraĝa)
en Iraklio,  Grekio
Etno grekoj vd
Lingvoj moderna greka vd
Ŝtataneco Grekio vd
Alma mater Korais Lyceum • Ursulines School of Naxos vd
Familio
Infanoj Rena Chatzidaki vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Zografu frekventis katolikan gimnazion de la Ursulaninoj sur Naksoso kaj arestitis fare de naziaj okupantoj. Sian bebon ŝi naskis en prizono. Ŝi havis por sia regiono netipajn feminismajn konvinkojn kaj kritikadis ankaŭ volonte politikistojn tiom akre ke reagoj tuj sekvadis. Tamen kelktempe molestas eta aroganteco de prezentitaj perfektegaj virinaj karakteroj.

Verkista agado redakti

Famiĝis ŝi danke al sobra studo pri Nikos Kazantzakis (Νίκος Καζαντζάκης: ένας τραγικός/Níkos Kazantzákis: énas trajikós, 1959), en kiu ŝi analizis lin kaj lian verkon psikologie. Nova furoro fariĝis en la jaro 1974-a per la verko Αντιγνώση - τα δεκανίκια του καπιταλίσμου/Antignósi - ta dekaníkja tu kapitalísmu kie ŝi imputis al kristanismo la inventon de kapitalismo. Tiu ĉi movado malkonstruus la antikvan unuecon internan. Kulmino proza estis la aŭtobiografia romano Η Συβαρίτισσα/I Sivarítisa (1987) pri sendependa virino kiu restis aŭtentika malgraŭ milito neobeinte ideologiojn.

Aliaj verkoj redakti

Noveloj redakti

  • Η γυναίκα που χάθηκε πάνω στ΄άλογο/I jinéka pu ĥázike páno st'álogo, 1982
  • Νύχτωσε αγάπη μου είναι χθες/Níĥtose agápi mu íne ĥtes, 1990
  • Παλαιοπώλης αναμνήσεων/Paleopólis anamníseon, 1991

Eseoj redakti

  • Επάγγελμα πόρνη/Epánjelma pórni, 1978
  • Σύγχρονός μας ο Κάφκα/Sínĥronós mas o Káfka, 1993
  • Από τη Μήδεια στη Σταχτοπούτα/Apó ti Mídia sti Staĥtopúta 1998 (pri la historio de patriarkeco)

Romanoj redakti

  • Η αγάπη άργήσε μια μέρα/I agápi árjise mja méra, 1994

Eksteraj ligiloj redakti