Lilio Gregorio Giraldi

Lilio Gregorio Ĝiraldi (1479-1552) (ankaŭ Giglio Gregorio Ĝiraldi) estis itala apostola protonotario, humanisto, poeto, erudiciulo, helenisto, latinisto kaj fekunda talentoplena aŭtoro. Li partoprenis en la kultura vivo kiel atestas liaj latinaj verkoj kaj koleto da poemoj. Herkulo la 2-a d'Este (1508-1559) kaj la kondotiero Niccolò Maria Rangoni (1455-1500) estis liaj protektantoj.

Lilio Gregorio Giraldi
(1479-1552)
"Pri la dio de la nacianoj" verko eldonita en 1565
"Pri la dio de la nacianoj"
verko eldonita en 1565
Persona informo
Naskiĝo 13-a de junio 1479
en Ferrara,  Italio
Morto 2-a de februaro 1552
en Ferrara,  Italio
Lingvoj latina
Okupo
Okupo poeto • verkisto • mitologo
vdr

Pasitaj multaj jaroj, Michel de Montaigne rememorigas Ĝiraldi-on en sia "Eseoj" kiel granda studemulo kiu trapasis multajn ekonomiajn malfacilaĵojn. Lia situacio ne estis pli malbona dank'al helpoj ricevitaj de amikoj kaj la dukino de Ferrara, Renata de Francio (1510-1575). Li estis profesoro de Giambattista Giraldi Cinzio (1504-1573).

Vivo redakti

 
"De annis et mensibus",
verko eldonita en 1541.

Lia patro nomiĝis Ĝiraldo kaj lia patrino Santa. Krom Lilio, ili havis aliajn infanojn (Giovanni Antonio, Maddalena, Caterina, Ludovico kaj Federico). Li kompletigis siajn unuajn studojn en Ferrara sub diversaj majstroj. Unue li estis lernanto de Marco Verganino, Batista Lucarino kaj Luca Ripa, el kiuj li lernis la latinan.

La grekan li lernis en la privata lernejo de Giovanni Battista Guarini (1538-1612). En tiu urbo, li komencis partopreni en la humanismaj rondoj ĉirkaŭ la Studio Ferrarese, nome, Celio Calcagnini, Alessandro Guarini la Maljuna (1486-1556), filo de Battista da Guarino (1435-1513)[1][2] kaj la kuracisto Giovanni Manardo (1462-1536). Inter la lastaj jaroj de la 15-a jarcento kaj la unuaj jaroj de la16-a jarcento, Ĝiraldi faris vojaĝon al Napolo kie li konatiĝis kun aliaj humanistoj tiaj kiaj Giovanni Pontano (1429-1503) kaj Jacopo Sannazaro (1458-1530).

Iom post la restado en Napolo, li restis en Mirandolo, ĉe Giovanni Francesco la 2-a Piko de la Mirandolo (1469-1533), al kiu li estis prezentata per letero de Celia Calcagnini. Ĝiraldi akompanis Giovanni Francesco eĉ kiam, en 1502, li devis lasi Mirandolon kaŭze de konflikto kontraŭ lia frato Ludoviko. Ili restis en Carpi, apud Alberto la 3-a Pio (1475-1531), kie li povis ĝui de la senjora biblioteko kaj reprenis la postenon kiel instruisto de Giovan Tommaso, filo de Giovanni Francesco.

En 1507, li estis en Milano por studi la grekan ĉe Demetro Ĥalkokondilo (1423-1511). Post unu jaro li reen vojaĝis al Modeno, kiel gasto de Bianca Bentivoglio (m. 1519),vidvino de Niccolò Maria Rangoni (1455-1500), kiu konfidis al li la edukon de la estonta kardinalo Ercole Rangoni (1491-1527), kiu, kune kun li estis vokita de Leono la 10-a, en 1514, kaj establiĝis en Romo apud la vatikanaj palacoj. Iom post la elekto de Leono la 10-a lia lernanto, al kiu li akompanis al Romo, iĝis kardinalo en 1517, kaj en 1523, Ĝiraldi estis nomumita de Hadriano la 6-a apostola protonotario kaj kanonikulo en la katedralo de Ferrara. Dum la roma periodo, krom la plu disvolvado de liaj aktivecoj kiel sekretario de la familio Rangoni, Ĝiraldi donis lecionojn al aliaj junuloj. Interalie, li penis ricevi eklezian prebendon, sed kiam li lasis la urbon post la Disrabado de Romo, en 1527, li estis nur apostola protonotario.

Elreviĝoj kaj morto redakti

La revoj pri vivo sukcesa kaj profitodona malaperis en 1527, kiam la soldatoj de Karlo la 5-a prirabis la urbon kaj li perdis ĉiujn siajn havaĵojn kaj sian propran protektanton -- Ercole Rangoni --, mortita en aŭgusto de tiu jaro. Lasante Romon je Bolonjo, vane li serĉis ajnaj postenon ĉe la pontifika legato: li tiam reiris al Mirandolo ĉe sia mecenato Giovanni Francesco la 2-a Piko, kiu rikuperis la senjorecon de la urbo, post multe da bataloj.

Sed tio ne longe daŭris: en 1533, Piko de la Mirandolo estis murdita de la nevo Galeotto la 2-a Pico de la Mirandolo (1508-1550) kaj Ĝiraldi estis bonakceptita en la kortego de la familio d'Este, el Ferrara, kie la dukino Renata de Francio estis kuniginta grupon da intelektuloj sub la ombro de la herezo.

El Ferrara li ne plu eliris, kaj tie li mortis en 1552. Cetere, turmentita de la podagro, kiun li akiris en la romaj tagoj, li pasis granda parto de siaj tagoj surlite, tamen, tiu estis la periodo pli beletre fekunda. Li estis forgesita sed liaj verkoj estis alte aprezitaj de la tiamaj erudiciuloj, aparte la traktaĵo pri mitologio "De deis gentium" ("Pri la dio de la nacianoj") kaj liaj eseoj pri la antikvaj kaj modernaj poetoj ("Historiae poetarum tam Graecorum quam Latinorum").

Verkaro redakti

  • De musis syntagma, Argentorati 1511
  • In Celsi Archelai Melini funere amicorum lacrimae, Romo, 1519
  • De sepultura ac vario sepeliendi ritu, libellus 1539
  • Libellus in quo aenigmata pleraque antiquorum explicantur, Basileae 1539
  • Paroeneticus Liber adversus ingratos, Basileae 1539
  • Symbolorum Pythagorae Interpretatio, cui adiecta sunt Pythagorica Praecepta mystica a Plutarcho interpretata, Basileae 1539
  • Libellus quomodo quis ingrati nomen et crimen effugere possit, Basileae 1539
  • De sepulchris et vario sepeliendi ritu, Basileae 1539
  • Herculis vita, Basileae 1539
  • Epithalamia, 1539
  • Indicium vocalium, 1539
  • Lilii Gregorii Gyraldi Ferrariensis, De re nautica libellus, 1540
  • Herculis Vita, Basileae 1540
  • (LA) Lilio Gregorio Giraldi, De re nautica, Basileae, Michael Isengrin, Johann Bebel, 1540
  • (LA) Lilio Gregorio Giraldi, De annis et mensibus, caeterisque temporum partibus, Basileae, Michael Isengrin, Johann Bebel, 1541
  • Calendarium et Romanum et Graecum, Basileae 1541
  • Historiae poetarum tam Graecorum quam Latinorum, 1545
  • De Poetis nostrorum temporum dialogi duo, Basileae 1545
  • Historiae poetarum tam graecorum quam latinorum dialogi decem, quibus scripta et vitae eorum sic exprimuntur, ut ea perdiscere cupientibus, minimum iam laboris esse queat. Lilio Gregorio Gyraldo Ferrariensi autore, Basileae 1545
  • Liber Adversus Ingratos ... Ejusdem Libellus Quomodo Quis Ingrati Nomen Et Crimen Effugere Possit, 1548
  • Paroeneticus Liber adversus ingratos, Florentiae 1548
  • De Deis Gentium varia et multiplex Historia, in qua simul de eorum imaginibus et cognominibus agitur, ubi plurima etiam hactenus multis ignota explicantur, et pleraque clarius tractantur. Ad Herculem Estensem II. Ferrariensem Ducem IV. Lilio Gregorio Gyraldo Ferrariensi auctore, Basileae 1548
  • Libellus in quo aenigmata pleraque antiquorum explicantur, Basileae 1551
  • Paroeneticus Liber adversus ingratos, Basileae 1551
  • Symbolorum Pythagorae Interpretatio, cui adiecta sunt Pythagorica Praecepta mystica a Plutarcho interpretata, Basileae 1551
  • Libellus quomodo quis ingrati nomen et crimen effugere possit, Basileae 1551
  • Dialogi duo de Poetis nostrorum temporum, Florentiae 1551
  • Progymnasma adversus Litteras et Litteratos, Florentiae 1551
  • Lilii Gregorii Gyraldi Ferrariensis suarum quarundam Annotationum Dialogismi XXX. Ad amplissimum Cardinalem Salviatum. Item Laurentii Frizzolii Solaniensis Dialogismus unicus de ipsius Lilii vita et operibus, Venetiis 1552
  • De deis Gentium, 1565
  • De poëtis suorum temporum, 1601
  • M. Acci Plauti Comoediae superst: XX : ad doctissim: virorum editiones ..., 1640, Titus Maccius Plautus, Petrus Crinitus, Lilio Gregorio Giraldi
  • Comoediae superstites XX /., 1652, Titus Maccius Plautus,Pietro Crinito,Lilio Gregorio Giraldi

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti