Lilja Jurjevna Brik (ruse Лиля Юрьевна Брик), naskonome Kagan (ruse Каган) (naskiĝis la  30-an de oktobro 1891(nun 1891-10-30) en Moskvo, mortis la 4-an de aŭgusto 1978), kunulino de Vladimir Majakovskij, kiu dediĉis al ŝi plurajn poemojn, kaj fratino de Elsa Triolet, edziniĝis en 1912 kun Osip Brik, verkisto kiu malkovrigis al ŝi la mondon de arto kaj rusan avangardon.

Lilja Brik
Persona informo
Naskonomo Лили Уриевна Каган
Naskiĝo 30-an de oktobro 1891 (1891-10-30)
en Moskvo
Morto 4-an de aŭgusto 1978 (1978-08-04) (86-jaraĝa)
en Peredelkino,  Sovetunio
Mortokialo toksiĝo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Alma mater Superaj porvirinaj kursoj • Moskva Arkitektura Instituto
Familio
Frat(in)o Elsa Triolet
Edz(in)o Osip Brik • Vitaly Markovich Primakov • Vasily Katanyan
Amkunulo Vladimir Majakovskij
Okupo
Okupo filmreĝisoroskulptisto • filmaktoro • verkisto • prozisto • tradukisto • memuaristo
vdr

Biografio redakti

Lilja aliĝis en 1905 al la Rusia revolucio.

Ŝi renkontis Vladimiron Majakovskij kiam li jam havis amaferon kun ŝia fratino Elsa Triolet. Ilia amafero daŭris ĝis 1924. Ŝi, ŝia edzo Osip Brik kaj Majakovskij formis ian triopon. Kun Sergej Tretjakov, ili fondis la gazeton LEF kiu estis influonta tutan generacion de verkistoj.

 
Lilja Brik kaj Vladimir Majakovskij

Post la memmortigo de Majakovskij en 1930, ŝi edziniĝis kun Vitalij Primakov, soveta oficiro ekzekutita en 1937. Ŝi fariĝis la kunulino de la verkisto Vasilij Katanjan kaj la paro pasigis plejparton de sia tempo disvastigante la verkon de Majakovskij. Ŝi mortigis sin en 1978, lasante neniun posteularon.

Bibliografio redakti

  • Arcadi Vaksberg, Lili Brik : portrait d'une séductrice, Parizo: Albin Michel, 1999
  • Lettres à Lili Brik (1917-1930), trad. Andrée Robel, Claude Frioux, Parizo: Gallimard Poche, 1999.
  • Лиля Брик - Эльза Триоле: Неизданная переписка (1921-1970), Moskvo: Эллис Лак, 2000
  • Lili Brik - Elsa Triolet : Correspondance 1921 - 1970, tradukita el la rusa sub direktado de Léon Robel, NRF Gallimard, 2000

Notoj kaj referencoj redakti

(france Lily Brik / Lili Brik)

  • Franca kantisto Raphael referencas al Lily Brik en « Le vent de l'hiver ».
  • Franca rokbando Noir Désir referencas al Lili Brik en kanto « À l'arrière des taxis ».

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lili Brik en la franca Vikipedio.