Lilli Schweiger

germana aktorino

Lilli SCHWEIGER (naskiĝis la  17-an de julio 1998(nun 1998-07-17) en Berlino, Germanio, do nun 25-jara) estas germana infana aktorino kaj la filino de Til Schweiger.

Lilli Schweiger
Lilli Schweiger en 2011
Lilli Schweiger en 2011
Persona informo
Lilli Schweiger
Naskiĝo la  17-an de julio 1998(nun 1998-07-17) (25‑jara)
en en Berlino, Germanio
Lingvoj germana vd
Loĝloko Hamburgo vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Patro Til Schweiger vd
Patrino Dana Schweiger vd
Gefratoj Valentin Florian SchweigerLuna SchweigerEmma Schweiger vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Lilli Schweiger estas filino de la germana aktoro Til Schweiger kaj la usona mododezajnistino Dana Schweiger. Ŝi havas tri gefratojn: Valentin (frato), Luna kaj Emma Schweiger (fratinoj).

En kineja filmo ŝi unuafoje aktoris en aĝo de ok jaroj: en la tiujare plej sukcesa germania kineja filmo Keinohrhasen ("senorelaj leporoj"). En 2009 ŝi havis pli etan rolon ankaŭ en la filma daŭrigo Zweiohrküken ("duorelaj kokidoj" - ambaŭ filmtitoloj aludas al strangaj memkudritaj infanludiloj). Ekde la jaro 2011 ŝi kun siaj du fratinoj prezentas la pribestan germanlingvan televidan serion Die Pfotenbande ("la bestopieda bando").

Eksteraj ligiloj redakti