Lillian Gish

usona aktoro (1893-1993)

Lillian Diana GISH (Springfield, 14-an de oktobro 1893Novjorko, 27-an de februaro 1993) estis usona aktorino. Antaŭ ĉio ŝi estis konata dum la tempo de la muta filmo.

Lillian Gish
Persona informo
Lillian Gish
Naskonomo Lillian Diana Gish
Naskiĝo 14-an de oktobro 1893 (1893-10-14)
en Springfield
Morto 27-an de februaro 1993 (1993-02-27) (99-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kora malsufiĉo vd
Tombo Church of the Heavenly Rest vd
Etno usonanoj vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Springfield vd
Ŝtataneco Usono vd
Subskribo Lillian Gish
Familio
Patro James Leigh Gish vd
Patrino Mary Gish vd
Gefratoj Dorothy Gish vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo filmaktoro • filmreĝisoro • aŭtobiografo • scenaristo • teatra aktoro • televida aktoro • pacaktivisto • aktoro • reĝisoro vd
Aktiva en Usono vd
Aktiva dum 1902–1988 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Lillian naskiĝis en Springfield Ohio kaj estis la pliaĝa fratino de aktorino Dorothy Gish. Lillian kaj ŝia fratino junaĝe estis forlasitaj de ilia patro James Leigh Gish. Por perlabori monon ili ekaktoris. Lillian estis amikino de Mary Pickford, kiu kontaktigis ŝin kun D.W. Griffith. Li oferis al Gish kontrakton ĉe Biograph Studios en 1912. Ankaŭ fratino Dorothy ekhavis kontrakton.

Lillian jam rapide fariĝis stelulino kaj estis konata kiel "Primadono de la muta filmo". Pro la apero de la sonfilmo ŝi malpli populariĝis kaj denove eniris la teatron. Tame ŝi ne haltis aktori en filmoj.

Fine de la 1940-aj jaroj ŝi reiris al Holivudo kaj ricevis jam en 1946 Oskarkandidatiĝon. En 1971 ŝi gajnis Oskar-premion. Ŝia lasta filmo The Whales of August (La balenoj de aŭgusto), en kiu ŝi rolis kun aliaj pliaĝaj gesteluloj Bette Davis kaj Vincent Price, aperis en 1987, kiam ŝi jam estis 93 jaraĝa.

Lillian Gish mortis en 1993 pro koratako je 99-jaraĝo.

 
Lillian Gish en 1917