Limba noastră
Limba Noastră (rumane: nia lingvo) estas de 1994 la nacia himno de Moldava Respubliko.
Limba noastră | ||
---|---|---|
Nia lingvo | ||
nacia himno | ||
lando | Moldavio | |
kantoteksto | Alexei Mateevici | |
muziko | Alexandru Cristea | |
ekde | 1994 | |
muzika ekzemplo | ||
"[[:Dosiero:|Limba noastră]]" [[Dosiero:|180px|noicon|center]] Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla). | ||
Ĝia teksto estas de Alexei Mateevici (1888-1917), la muziko de Alexandru Cristea (1890–1942).
Inter 1990 kaj 1994 Moldavio havis la saman himnon kiel Rumanio: Deșteaptă-te, române!.
Enhavo redakti
La temo de la himno estas la nacia lingvo; la kanto ne mencias ĝian ekzaktan nomon anstataŭe nomante ĝin "nia lingvo". En la strofoj ĝi estas komparata al diversaj objektoj: trezoro, gem-ĉeno, brulanta fajro, verda folio kaj aliaj.
La himno alvokas la popolon revivigi la uzadon de la lingvo, kaj - samkiel Deșteaptă-te, române!, referencas al vekiĝo el "dormo de morto": popolo tuj vekiĝis el la dormo de morto (himno de Moldavio) kaj vekiĝu, ho rumano, el dormo ŝajna morton (himno de Rumanio).
Teksto redakti
La originala poemo enhavas dek du strofojn, el kiuj kvin (la 1a, 2a, 5a, 9a kaj 12a) formas la aktuale kantatan himnon; tiuj estas markitaj grase en la teksto.
Limba noastră-i o comoară |