Limburg (Lahn)

komunumo de Hesio en Germanio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Limburg

La germana urbo Limburg situas en la federacia lando Hesio ĉe rivero Lahn. Ĝi apartenas al la distriktaro Gießen [gi:s.n] kaj ties distrikto Limburg-Weilburg [limburk vajlburk], kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de la jaro 2022 la urbo havis 36 053 loĝantojn.

Limburg
ĉefurbo de distrikto en Germanio • mezgrada regiona centro • urba komunumo de Germanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 65549–65556
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 36 053  (2022) [+]
Loĝdenso 798 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 23′ N, 8° 4′ O (mapo)50.3833333333338.0666666666667Koordinatoj: 50° 23′ N, 8° 4′ O (mapo) [+]
Alto 117 m [+]
Areo 45,16 km² (4 516 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Limburg (Germanio)
Limburg (Germanio)
DEC
Limburg
Limburg
Situo de Limburg

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Limburg an der Lahn [+]
vdr
Limburg kaj siaj urbopartoj.
La katedralo de Limburg kaj la historia urbocentro vidate de sudokcidento.

Famas la Katedralo de Limburgo kiel unu el la plej idealaj kreaĵoj de romanika arĥitekturo.

Post la Dua Mondmilito la eldonejo "Limburger Vereinsdruckerei" ("Limburga Asocia Presejo") publikigis multajn Esperantajn librojn, vortarojn kaj informilojn, i.a. la lernolibron de la fratoj Wilhelm kaj Hans Wingen kaj la vortaron de Butin/Sommer.

Esperanto en Limburg redakti

Inter la 27-a de decembro 1959 kaj la 3-a de januaro 1960 la 3-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Limburg kaj pritraktis la temon "afrikaj kaj aziaj problemoj".

Dum 1968 en Limburg samtempe okazis la 32-a Kongreso de IKUE kaj la 21-a KELI-Kongreso.

Trafiko redakti

La komunumo per individua motora trafiko konektiĝas al la autovojo  . Ankaŭ estas moderna stacidomo Limburg por ICE-rapidtrajnoj. Krome la lokon oni kompreneble ankaŭ per bicikloj atingas facile, kaj ankaŭ per kajako per la rivero Lahn, venante el Marburg, Giessen, Runkel kaj Weilburg.

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti