Lincos (siglo de latina frazo lingua cosmica, kiu signifas "lingvo kosma"), estas konstruita lingvo, unue priskribita de D-ro Hans Freudenthal en sia libro Lincos: Design of a Language for Cosmic Intercourse, Part 1 en 1960. Ĝi estas lingvo, kreita por komprenebli de iu ajn racia ekstertera vivformo, uzate en interstelaj transmisioj. Freudenthal konsideris, ke tia lingvo estus facile komprenita de entoj, nekonantaj iun ajn teranan sintakson aŭ lingvon. Lincos estis kreita por ebligi enkapsuligon de "tuta amaso da nia scio".

Koncepto redakti

La "leksikono" de Lincos, planita por esti dissendata antaŭ iuj ajn aldonaj mesaĝoj, komenciĝas de simpla ensemblo da impulsoj, kiu difinas terminaron pri naturaj nombroj kaj baza aritmetiko (adicio, subtraho, multipliko kaj divido) en duuma sistemo. La konceptoj pri egaleco, komparo, variabloj kaj konstantoj ilustriĝas per serio da ekzemploj. Ilin sekvas propozicia logiko, aroteorio kaj logiko de unua ordo. La sekva parto de leksikono difinas vortaron por priskribi tempon, montrante metodojn por mezuri daŭrojn baze sur momentoj en tempo, kaj rakontas pri pasintaj kaj venontaj eventoj.

La tria sekcio estas probable la plej kompleksa, sed klarigo de tiuj konceptoj kaj lingvo necesas por priskribi konduton kaj interparolon de individuoj. Ĝi rakontas, kiel individuoj interparolas, respondas demandojn, malaprobas, citas aliajn homojn, konas aŭ atendas ion, promesas kaj ludas. La lasta, kvara sekcio priskribas konceptojn pri maso, spaco kaj movo. Tiu sekcio rakontas pri fizikaj karakterizaĵoj de homo kaj la Sunsistemo.

Dua parto da libro estis planita sed neniam skribita. Ĝi havus pliajn kvar sekciojn da leksikono: "Materio", "Tero", "Vivo", kaj "Konduto, parto 2". Aliaj esplorantoj faris siajn etenditajn versiojn de lingvo, ekzemple CosmicOS.

Neniu transmisio estis farita uzante je Lincos. Ĝi restas signifa teoria eksperimento en Komunikado kun ekstertera racio.

Ekzemploj redakti

Ekzemplo de Lincos el sekcio 3 de la libro de Freudenthal, montranta unu individuon demandi la alian:

Teksto en Lincos Signifo
Ha Inq Hb ?x 2x=5 Ha diras al Hb: Kiom estas x se 2x=5?
Hb Inq Ha 5/2 Hb diras al Ha: 5/2.
Ha Inq Hb Ben Ha says to Hb: Bone.
Ha Inq Hb ?x 4x=10 Ha diras al Hb: Kiom estas x, se 4x=10?
Hb Inq Ha 10/4 Hb says to Ha: 10/4.
Ha Inq Hb Mal Ha diras al Hb: Malbone.
Hb Inq Ha 1/4 Hb diras al Ha: 1/4.
Ha Inq Hb Mal Ha diras al Hb: Malbone.
Hb Inq Ha 5/2 Hb diras al Ha: 5/2.
Ha Inq Hb Ben Ha diras al Hb: Bone.

Notu ke distingo inter "bone" kaj "malbone" rilate al "vere" kaj "false". 10/4 estas ĝusta demando, do Ver (ĝusta) estus prava respondo, sed pro la komuna denominatoro ne estis trovita, tio ne estis kion Hb volis, do li respondis Mal ("malbone").

Alia ekzemplo, montranta meta-interparolon:

Teksto en Lincos Meaning
Ha Inq Hb ?x 4x=10 Ha diras al Hb: Kiom estas x se 4x=10?
Hb Inq Hc ?y y Inq Hb ?x 4x=10 Hb diras al Hc: Kiu demandis min, kiom estas x, se 4x=10?
Hc Inq Hb Ha Hc diras al Hb: Ha.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Hans Freudenthal: Lincos: Design of a Language for Cosmic Intercourse. North-Holland, Amsterdam. 1960