Plej ofte oni konsideras kiel plej tipa formo de komunikado la lingva komunikado, sed vere estas multaj aliaj tipoj de komunikado, kiel per simboloj, signoj, gestoj, ktp. La lingva komunikado estas maniero de komunikado kiu uzas la parolon, la homan voĉon (sonlingvo), aŭ signojn (signolingvo). La artikulaciita lingvo estas maniero de parola komunikado.

La duobla artikulacio separas la lingvan komunikadon disde la aliaj tipoj de komunikado. Laŭ gesta komunikado ekzemple kareso estas komunika signo kiu entute kaj komplete (sen agnoskeblaj eroj) signifas precizan senton. Laŭ lingva komunikado kiam persono diras "Mi amas vin", okazas duobla artikulacio, ĉar unue la tuta frazo (mesaĝo) estas ĉeno de tri signoj (vortoj), kiuj siavice artikulacias (laŭ la duobla artikulacio) laŭ ĉenoj de pli malgrandaj signeroj (literoj, sonoj, ktp.). La lingva ekonomio konsistas je la fakto, ke tiuj malgrandegaj signeroj kiel "i" tute nenion signifas, nur "Mi" jam signifas ion. Per kombino de tiuj malgrandaj sensignifaj eroj eblas konstrui senfinon da eblaj mesaĝoj, kiuj permesas la kompleksecon de la homa vivo, diference de la animala vivo aŭ de la malampleksaj eblecoj de aliaj sistemoj de komunikado, ekzemple gestoj.

La lingva komunikado eblas pere de lingvoj.