Lingva revivigolingva revigligo (se la lingvoj ankoraŭ ne formortis) estas la procezo flanke de registaroj, politikaj aŭtoritatoj, komunumoj, akademiuloj por rekuperi la uzon de lingvo, kiu ne plu estas parolata kaj uzata hejme.

Eliezer Ben-Jehuda, la patro de la renaskiĝo de la hebrea lingvo

Lingva revivigo celas reuzi lingvon estingitan pro procezo per kiu lingvo ĉesas esti uzata de la homoj, kiuj ĝin parolis.

Lingva revigligo estas reuzo de lingvo kiu troviĝas en danĝera situacio.

Vojsignoj en la irlanda lingvo

Ekzemploj redakti

Eble la plej fama ekzemplo de sukcesa lingva revivigo estas la hebrea lingvo, kiu nun ekzistas kiel vivanta lingvo uzata ĉiutage en Israelo.

Ekzemplo de oficiala provo por revigligi minacatan lingvon sed kiu estis malpli sukcesa estas la irlanda lingvo en Irlando, .

Aliaj endanĝeritaj lingvoj kiuj estis temo de lingvaj revivigaj kampanjoj fare de entuziasmuloj aŭ registaroj, inkluzivas la jenajn lingvojn :

Aldoneblaj lingvoj povas esti  :

  • la greka lingvo katarevusa (purisma), parte revivigo de la antikva greka kreita de la filologo Adamantios Korais (1748 - 1833) kaj uzata kiel oficiala lingvo de Grekio (sed multe malpli kiel literatura lingvo) ĝis 1976.
  • la latina lingvo, la erudicia lingvo, en kiu la supera edukado kaj akademia komunikado efektiviĝis en Eŭropo dum multaj jarcentoj, kreante tiele kulturan ligon en la kontinento tra ĉiuj ĝiaj universitatoj ĝis la periodo menciita supre. Ĝi estas celo de movado por lingva revivigo kaj estas malforte kreskanta laŭ nombro de parolantoj (cfr. Latina hodiaŭ), ankaŭ se ĉi tiu movado ne ricevis subtenon de iu ajn registaro, nacia aŭ supranacia (ekzemple kiel lingvo ne-indiĝena kaj de neniu specifa popolo)

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

(eo) Interesa kaj senpaga kurso pri reviviga lingvistiko (Ghil’ad Zuckermann pri anglalingva MOOC)

(en) Hans Rausing Endangered Languages Project Arkivigite je 2012-07-29 per la retarkivo Wayback Machine, hrelp.org.

(en) The Endangered Language Fund Arkivigite je 2012-05-31 per la retarkivo Wayback Machine, yourdictionary.com.

(en) Foundation for Endangered Languages, ogmios.org.

(en) Revitalizing Indigenous Languages, jan.ucc.nau.edu.
(en) Kion ni povas fari pri revivigi lingvojn kaj kial ĝi gravas, Adelaide.edu