Lingvogeografio estas la subfako de homa geografio kiu studas la geografian distribuon de lingvo(j) aŭ ĝiaj konsistigaj elementoj. La (inter)lingvisto Hugo Suchard esploris la signifoŝanĝojn en individuaj vortoj kaj montris la gravecon studi tiucele la geografian distribuadon de vortoj. Tio poste kontribuis al la studado de lingvogeografio[1]. La ĉefa tasko de lingvogeografio estas kompili detalajn lingvajn mapojn .

Iuj lingvistoj vidas geolingvistikon kiel branĉon de lingva geografio, aliaj vidas ĝin pli larĝe kiel specon de sociekonomika geografio. Ekzistas neniuj kialoj por limigita kompreno de la areo asignita al la kompetenteco de geolingvistiko, sed male, plivastigi la amplekson de lingva geografio. Ĉi-lasta estas difinita ekstreme larĝe: "branĉo de lingvistiko, kiu studas la aferojn pri la teritoria distribuado de lingvoj kaj lingvaj fenomenoj (sur la terglobo, sur kontinentoj, ene de pli malgrandaj geografiaj areoj)."

El tio rezultas du ĉefaj studokampoj ene de la lingvogeografio:

  1. Geografio de lingvoj, kiu traktas la distribuon tra historio kaj spaco de lingvoj kaj/aŭ rilatas al 'la analizo de la distribuaj skemoj kaj spacaj strukturoj de lingvoj en kontakto'.[2][3]. La Internacia Societo de Dialektologio kaj Geolingvistiko (en Eŭropo) konsideras ĝin sekcion de dialektologio, kiu studas la teritorian distribuadon de dialektaj fenomenoj.
  2. Geolingvistiko estanta la studo de la 'politikaj, ekonomiaj kaj kulturaj procezoj kiuj influas la statuson kaj distribuon de lingvoj aŭ alivorte 'la studo de lingvoj kaj dialektoj en kontakto kaj en konflikto kun diversaj sociaj, ekonomiaj, ideologiaj, politikaj kaj aliaj nuntempaj tendencoj koncerne apartan geografian lokon kaj tutmonde'.[4][5] Iuj esploristoj strebas minimumigi la kampon de geolingvistiko, dum aliaj male atribuas al ĝi la signifon de ia planeda modelo priskribanta la tutmondan lingvan situacion"[6]. Geolingvistiko estas interdisciplina scienco kaj estas ligita al diversaj lingvaj subfakoj kaj transiras la fakon lingvistikon por rilati al sociologio, antropologio, etnologio, historio, demografia politika scienco, studoj pri scio (angle: cognition), komunikado, ktp.

Diversaj aliaj terminoj kaj subdisciplinoj estis proponitaj, sed neniu akiris multe da aprobo[7], inklude de :

  • "Lingva geografio", kiu traktas regionajn lingvajn variantojn ene de lingvoj, ankaŭ nomata 'dialekta geografio' kiu estas nur relative malgranda subdivido de geolingvistiko[8][9][10][11][12]
  • Subfako ene de la ekzamenado de lingva geografio apartigante la studojn pri ŝanĝo super tempo kaj spaco;[13]

Lingva geografio ankaŭ povas plugvidi al studoj pri kiel homoj parolas pri la lingva pejzaĝo. Ekzemple, toponomio (loknomscienco) estas la studo de nomoj por lokoj.[14] Pejzaĝa etnoekologio, ankaŭ sciita kiel etnofiziologio, estas la studo de pejzaĝaj ontologioj kaj kiel ili estas esprimataj en lingvo.[15]

Multaj studoj esploris la efikon de 'lingva kontakto' [16]pri kiel la lingvoj aŭ dialektaj (variantoj) de loĝantaroj interrilatis.[17] Ĉi tiu teritoria vastigo de lingvaj grupoj kutime rezultis en la aldoniĝo de lingvoj al ekzistantaj parolareoj, prefere ol la anstataŭigo de unu lingvo pere de alia. Ekzemplo povus esti serĉita en la normana konkero de Anglio: la malnovfranca fariĝis la lingvo de la aristokrataro sed la meza angla lingvo restis la lingvo de la plimulto de la loĝantaro.[18]

Lingvopolitiko redakti

La geolingva situacio de la moderna mondo inkluzivas ekstreme danĝerajn kaj katastrofajn konsekvencojn: multaj malgrandaj kaj minoritataj lingvoj (inkluzive la lingvojn de indiĝenaj popoloj) estas sur la rando de formorto, kaj nur la kombinitaj klopodoj de sciencistoj kaj politikistoj povas malrapidiĝi, kaj kelkloke inversigi ĉi tiun procezon[6]. La agadoj dla estona akademiano Paul Ariste (1905-1990), povas servi kiel ekzemplaj tiurilate. Paul Ariste ne nur estis elstara spertulo kaj esploristo de la finnugraj lingvoj, sed ankaŭ persono profunde maltrankvila pri la sorto de endanĝeraj lingvoj, ne ŝparanta penon konservi la spurojn de la lingva vivo de malgrandaj popoloj[6].

Literaturo redakti

Ferdinand de Saussure, Writings in General Linguistics, eld. Oxford University Press, 2006, 366 paĝoj, ISBN: 9780199261444

André Cherpillod, Promenante tra la lingvoj, Courgenard: eld. La Blanchetière, 2017, 131 p., ISBN 9782366200461

Vidu ankaŭ redakti

Lingvistiko

Lingva pejzaĝo

Ekolingvistiko

Lingva politiko

Lingvaj rajtoj

Esperantigo de loknomoj

Eksteraj ligiloj redakti

(en) Azia Societo pri Geolingvustuji de Japanio

(en) Usona Societo pri Geolingvistiko Arkivigite je 2020-10-01 per la retarkivo Wayback Machine

(en) Internacia Societo pri Dialektologio kaj Geolingvistiko

Referencoj redakti

  1. (angla) Sommerfelt, Als, “Hugo Schuchardt”. In Sebeok, Thomas A. Portraits of Linguists: A Biographical Source Book for the History of Western Linguistics, 1746-1963. 1. Indiana University Press. (1967), paĝoj 507-508
  2. Delgado de Carvalho, C.M. (1962).The geography of languages. In Wagner, P.L.; Mikesell, M.W. Readings in cultural geography. Chicago: University of Chicago Press, 75-93.
  3. Williams, C.H. (1980).Language contact and language change in Wales, 1901-1971: a study in historical geolinguistics. Welsh History Review 10, 207-238.
  4. (1991) “What is geolinguistics ?”, Geolinguistics, journal of the American Society of geolinguistics. 17.  ISSN 0190-4671
  5. International Conference on multilingual perspectives in geolinguistics, 11a de Aprilo, 2015. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-11-02. Alirita 2017-05-07.
  6. 6,0 6,1 6,2 (ru) S.N. Kuznetsov, Геолингвистика (Geolingvistiko), la 5-an de septembro 2007.
  7. Withers, Charles W.J. [1981] (1993).Johnson, R.J. The Dictionary of Human Geography, Gregory, Derek; Smith, David M., Second edition, Oxford: Blackwell, 252-3.
  8. Dell'Aquila, V. (1997)Sub : Mapping the languages of Europe (itala): Data linguistici e cartographia tematica, Herberts K., Laurén C., Laurén U, Strömann S. (Eds.): "Flerspråkighetens dimensioner. Individ, familj och samhälle", Vaasan Yliopiston Julkaisuja: Vaasa/Vasa, 103-131
  9. Pei, M. (1966).Glossary of linguistic terminology. New York: John Wiley.
  10. Trudgill, P. (1974).Linguistic change and diffusion: description and explanation in sociolinguistic dialect geography. Language in Society 3:2, 215-46.
  11. Trudgill, P. (1983).On dialect: social and geographical perspectives. Oxford: Basil Blackwell; New York: New York University Press.
  12. Trudgill, P. (1975).Linguistic geography and geographical linguistics. Progress in Geography 7, 227-52
  13. Iordan, I.; Orr, J. (1970). An introduction to romance linguistics. Oxford: Basil Blackwell; Berkeley: University of California Press.
  14. Kadmon, Naftali (2000). Toponymy : the lore, laws, and language of geographical names (1st ed.). New York: Vantage Press. ISBN 0533135311.
  15. Johnson, Leslie Main; Hunn, Eugene S., eds. (2012). Landscape Ethnoecology: Concepts of Biotic and Physical Space. New York: Berghahn Books.
  16. Weinrich, U. (1974). Languages in contact. The Hague: Mouton.
  17. Weinrich, U. (1974). Languages in contact. The Hague: Mouton.
  18. Burchfield, Robert [1985] (2003). The English Language, New York: Oxford University Press, 14.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti